Tczew

urbo en nuntempa Pollando

Tczew (prononcu: Tĉef) (koĉeve: Derszewo; kaŝube: Dërszewò; germane: Dirschau; latine: Trsovia; esperante: Tĉevo) estas urbo en Pomerio (provinco de Pollando) en Pollando ĉe la rivero Vistulo. Ĝi apartenas al komunumo Tczew en samnoma distrikto Tczew.

Tczew, esperante: Tĉevo

Blazono

Blazono
urba municipo de Pollando
Tczew (Pollando)
Tczew (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Tczewa
Provinco Pomerio (provinco de Pollando)
Distrikto distrikto Tczew
Komunumo komunumo Tczew
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1260
Koordinatoj 54° 6′ N, 18° 43′ O (mapo)54.118.716666666667Koordinatoj: 54° 6′ N, 18° 43′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 25 m
Areo 22,26 km²
Loĝantaro 60660 (en 2004)
Loĝdenso 2 701,2 loĝ./km²
Poŝtkodo 83-100 do 83-110
Telefona antaŭkodo 58
Aŭtokodo GTC
TERYT 6222914011
Estro Mirosław Pobłocki
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro pl. J. Piłsudskiego 1
Poŝtkodo de estraro 83-110
Telefono de estraro 58 531-31-20
Fakso de estraro 58 531-34-52
Poŝto de estraro info@um.tczew.pl
Ĝemelaj urboj (Germanio) Witten
(Germanio) Werder
(Anglio) Barking and Dagenham
(Danio) Hjørring
(Litovio) Biržai
(Rusio) Kursk
(Israelo) Lev Hasharon
(Pollando) Dębno
(Francio) Beauvais
Komunuma retejo wrotatczewa.pl
Domajno tczewskie.pl, tczewa.pl, tczew.net.pl, tcz.pl, tczew.pl
vdr
Panoramo de la urbo Tĉevo flanke de la rivero Vistulo
Vistulo kun la pontoj, la monda teknik-heredaĵo de Unesko

Situo redakti

La urbo situas ĉe la plej granda pola rivero Vistulo en la regiono Koĉevio. Najbare situas alia regiono Kaŝubio kaj la tuta regiono nomiĝas la Gdanska Pomerio. Tĉevo estas unu el la plej malnovaj urboj de Pomerio, ĉar ekzistas jam spuroj de la jaro 1198. Tĉevo estas la trafik-nodo en norda Pollando, ĝi situas ĉe la vojo Silezio - Balta Maro kaj Berlino - Kenigsbergo. Tie kruciĝas la landvojo n-ro 91 Gdansko - Toruno kaj la vojevodia vojo n-ro 224 Tĉevo - Wejherowo, proksime estas la aŭtovojo A1 - la enirejo Stanisławie kaj la landvojo n-ro 22 Kostrzyn nad Odrą - Grzechotki.

Prahistorio redakti

 
Delto de Vistulo
 
Malnova Urbo de Tĉevo, vido flanke de Vistulo
 
Haller-placo en Tĉevo
 
La ruinaĵoj de Mezepoko en la Malnova Urbo
 
Turo de la paroĥa preĝejo de Sankta Kruco en Tĉevo

La setlado en Tĉevo estis unu el la plej fruaj en la Gdanska Pomerio. Arkeologiaj trovaĵoj montras, ke la ĉirkaŭaĵo de Tĉevo estis setligita de la homoj jam antaŭ 3000 - 1700 jaroj a.K., t.e. en neolitiko kaj ĥalkolitiko / kuproepoko t.n. funelpokalkulturo kiu situis en la suda Skandinavio kaj norda Eŭropo (ekde Nederlando ĝis la hodiaŭa Ukrainio). La funelpokalkulturo estis kulturo en la neolitiko / Nova Ŝtonepoko de ĉ. la 4350 jaroj a.K. ĝis la 2800 - 2700 jaroj a.K. La nomo funelpokalkulturo estas kolektiva nomo. Estis granda nombro da parencaj komunumoj en la Nova Ŝtonepokoneolitiko, kiuj situis en suda Skandinavio kaj norda Eŭropo (ekde Nederlando ĝis la hodiaŭa Ukrainio t.e. orienten de Volinio kaj laŭ tuta Danubo. Oni trovas ankaŭ ornamaĵojn kaj ilojn el la Hallstatt-epoko / halŝtata ferepoko la (500-400 jaroj a.K.). Poste el la bronzepoko kaj la ferepoko estas la lasta etapo de la homara prahistorio. La nomo ferepoko devenas de la fakto, ke iloj trovitaj el tiu epoko estis faritaj el fero. Oni trovis ĉi tie la tombejon de romiaj tempoj kaj la romiajn restaĵojn el la 1-a jarcento kaj la 2-a jarcento p.K. de la t.n. la Sukcena Vojo (vidu la sube alkroĉitan mapon) kiu ligis la Mediteraneon kun la Balta Maro. Sukceno estas fosilia rezino de pinofitoj, rara en Mediteraneo kaj tre aprezata de la antikvuloj, kiuj vidis en ĝi resanigan kaj magian gemon kaj bruligeblan ŝtonon. De la bronzepoko, la mediteraneaj etnoj (egiptoj, grekoj, fenicoj) importis sukcenon de Balta Maro, laŭ teraj vojoj, kiuj sekvis la valojn de Vistulo kaj Dnepro. Oni trovis, en la tombo de Tutanĥamono, aĵojn el sukceno de la Balta Maro, oni scias, ke oferaĵoj de sukcenaĵoj estis senditaj de Norda Maro al la Apolona sanktejo de Delfo.

En la 2-a jarcento p.K. venis de suda Svedio la gotoj kiuj havas orient-ĝermanan devenon, ili praloĝis en suda parto de la nuntempa Svedio kaj en Gotlando kaj de tie translokiĝis al riverdelto / riverbuŝo de Vistulo ili migris en la 3-a jarcento p.K. suden kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj (visigotoj) setlis en Dakio, la orientaj (ostrogotoj) en norda parto de la Nigra Maro. Gotoj estinte en tiu regiono kreis t.n. Wielbark-kulturon. La suba mapo montras la disvastiĝon de la Wielbark-kulturo en la 3a jc p.K. / la nomo Wielbark-kulturo estas de la kvartalo Wielbark en Malborko / Malbork. (Sur la suba mapo la verda koloro: gotoj en suda Svedio, la viola koloro: Gotlando, la ruĝa koloro: Wielbark-kulturo, la bruna: ostrogotoj en norda parto de la Nigra maro kaj la blua koloro: la Romia Imperio. Restaĵojn de gotoj kiel Wielbark-kulturo oni trovas en kvartalo Wielbark kaj en la apuda vilaĝo Gościszewo kaj apud la vilaĝo Odry en Kaŝubio en Distrikto Chojnicki (tie konata ekzemplo de la Wielbark-kulturo kiel kromleĥoj, tio estas ŝtoncirkloj, parto de granda nekropolo de gotoj, vidu la alkroĉitan foton). Ankaŭ oni trovis tie la frumezepokan setlejon.

Historio redakti

La unua informo pri Tĉevo devenas de la jaro 1198 kiam la princo de urbo Świecie Grzymisław (legu: Gĵimisŭaf) faris la ter-donacion en Pomerio al la Malta Ordeno (Suverena Kavalira Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo, Rodiso kaj Malto). En la donaci-dokumento li menciis la setlejon Tĉevo. Komence de la 13-a jc jam estis tie paroĥejo. Etimologie la vorto Tczew (Tĉevo) devenas de la balta lingvo - t.e. la prusa lingvo aŭ eĉ la deveno estas de la etruska lingvo.

En la 12-a - 13-a jc la kreskanta ekonomia funkcio de la rivero Vistulo kaj de kelkaj setlejoj jam ekzistantaj sur la tereno de hodiaŭa urbo decidis ke la princo de Pomerio Sambor la Dua translokigis sian ĉefurbon de proksima Lubiszewo (legu: Lubiŝevo) al Tĉevo kaj konstruis tie sian kastelon dum la jaroj 1252 - 1253. Princo Sambor la Dua establigis en la jaro 1258 la Urban Konsilantaron en Tĉevo, tio okazis la unuan fojon en Pollando. La dua Urba Konsilantaro aperis en Vroclavo en la jaro 1261, en Krakovo en 1264, en Poznano en 1280, do aperis kelkaj aŭ dekkelkaj jaroj post la ricevo de la urborajtoj en tiuj urboj. Do la Urba Konsilantaro en Tĉevo estas la plej aĝa kaj la unua en Pollando. La urborajton Tĉevo ricevis de la princo Sambor la Dua laŭ la juro de Lubeko, tio okazis en la jaro 1260. En la urbo rapide disvolviĝas la metio kaj komerco. Riĉecon de la urbo donis ankaŭ doganejo lokita ĉe la rivero Vistulo. Tie aperas ankaŭ riverhaveno al kiu venadis la maraj komercaj ŝipoj de okcidenta Eŭropo, la urbo havas ankaŭ la arĝentajn denarojn de propra monfarejo. La lasta princo de Pomerio Mestwin la Dua (legu: Mestfin) en la jaro 1289 invitis al Tĉevo ordenon de dominikanoj, kiuj konstruis sian preĝejon kaj klostron.

En la jaro 1308 urbon Tĉevo konkeris la Ordeno de germanaj kavaliroj de Malbork / Malborko. La Ordeno transprenis ĉiujn urbajn dokumentojn, t.e. urborajto-dokumenton, la urban stampilon, la libron de juro de Lubeko. La Urba Konsilantaro estis devigita ĉesi funkcii dum la duono de jarcento. Nur en la jaroj 1364 - 1383 la Ordeno de germanaj kavaliroj donis al la urbo 4 privilegiojn kiuj reguligis la rajtojn kaj la devojn de la urbanoj rilate al la Ordeno (i.a. oni ŝanĝis la juron de Lubeko al la juro de Chełmno. Post la jaro 1308 la Ordeno konstruis la kastelon kiu estis la sidejo de la Ordeno kaj de la Vokto de Tĉevo.

En la 1410 post la Batalo de Grunwald la urbo por momento estis sub la pola regado. Post la unua pac-traktato de Toruno tamen Tĉevo kaj la tuta Pomerio restis en la Ordena Ŝtato. En la jaro 1440 Tĉevo aliĝis al la Prusa Konfederacio.

 
Haller-Armeo, t.n. "Blua Armeo", centre pola generalo Jozefo Haller
 
La pontoj en Tĉevo eksplodigitaj fare de polaj saperoj (sapeistoj) la 1-an de septembro 1939 - kaj ĝuste tie okazis la komenco de Dua Mondmilito - kiam provis kapti la pontojn la germanaj taĉmentoj
 
Tabulo ĉe la domo apud la Haller-placo kie naskigĥis Johann Reinhold Forster (prononcu: Johan Rajnhold Forste) - la germano skotdevena, sciencisto pri natura historio / naturalisto
 
Johann Reinhold Forster kun filo Georg Forster dum la scienca ekspedicio
 
La memortabulo ĉe la muro de domo kie naskiĝis Grzegorz Ciechowski (str. Nowy Rynek en Tĉevo)
 
la germana futbalisto poldevena Piotr Trochowski (prononcu: Pjotr Troĥowski), naskita en Tĉevo, la foto el la 2009
 
La mondfama fotografisto naskita en Tĉevo Alfred Eisenstaedt dum sia lasta fotado - sur la foto ni vidas lin fotantan la familion Clinton en aŭgusto 1993 por la People Magazine
 
La Urba Biblioteko de Aleksander Skultet / Sculteti
 
La Urba Oficejo
 
Poŝtoficejo
 
Perdoj de teritorio de Germanio pro la Traktato de Versajlo
  •  Administrita de Ligo de Nacioj
  •  Donita al najbaraj landoj
  •  Restis ĉe Germanio
  •  
    Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito
     
    La gotika stela volbo de ĉefaltarejo de la preĝejo de Sankta Kruco
     
    La urba akvoturo
     
    La urba parko

    Dum la Dektrijara milito (1454 - 1466) la urbo kelkfoje estis sub aŭ pola aŭ teŭtona regado, kaj finfine post la dua pac-traktato de Toruno en la jaro 1466 la urbo revenis al Pollando. De la 1468 jaro Tĉevo estis la sidejo de starosto kaj la ĉefurbo de la tĉeva distrikto. La urbo revenis al la ĉe-vistula karaktero, ĝi fariĝis komerca kaj metia centro kaj estis ankaŭ grava centro de la eksportado de pola greno (t.n. la grena merkato). Dum la polaj tempoj multfoje en la urbo okazadis la kunvenoj de la soci-reprezentantoj (delegitoj) de la tuta pola Reĝa Prusio. En la jaro 1577 okazis granda incendio farita pro la nesingardeco de la soldatoj de pola reĝo Stefano Batory, la incendio detruis preskaŭ la tutan urbon, restis nur la sakralaj konstruaĵoj. En la jaro 1623 jam rekonstruitan urbon post la incendio vizitis alia pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa. Dum la militoj kun Svedio (Sveda diluvo) kaj dum la Granda Nordia Milito (1700 - 1721) la urbo estis multe detruita pro la kelkfoje trairantaj urbon la armeoj. Ankaŭ maltrankvilaj por Pomerio kaj Tĉevo estis la saksiaj tempoj tuj antaŭ la dispartigoj de Pollando (1772) kaj poste la prusa regado.

    Post la unua dispartigo de Pollando

    En la jaro 1772 post la unua dispartigo de Pollando Tĉevo troviĝis en Prusio. Tiam la centro de pola kulturo restis la ordeno de dominikanoj (ĝis la kasacio de la ordeno en la jaro 1818). Privigliĝo de la espero por la baldaŭa liberiĝo de la prusia regado okazis dum la Insurekcio de Kościuszko en la jaro 1794, kaj denove en la jaroj 1806-1807 kiam eniris la armeo de Napoleono Bonaparto kaj la polaj legioj al Grandpolio kaj al Gdanska Pomerio. Ĉe Tĉevo la armeo de Bonaparto / Napoleono Bonaparte kaj polaj legioj de Dąbrowski staris la 17-an de januaro 1807. La urbon Tĉevo konkeris la legioj de pola generalo Jan Henryk Dąbrowski - bonvolu rimarki, ke eĉ estis menciitaj en pola nacia himno Mazurko de Dąbrowski same Bonaparto kaj Dąbrowski. La urbo estis konkerita la 23-an de februaro 1807; parte helpis en tio la lokaj poloj, kiuj vidis en la legioj la protektanton kaj la reprezentanton de la pola regado. Laŭ la rekomendo de Napoleono Bonaparto la urbo post la konkero estis tuj pli fortikigita kaj oni krome aldonis 12 novajn redutojn. Dum la jaroj 1807 - 1812 kelkfoje restadis en la urbo Bonaparto.

    Post la falo de la Novembra ribelo en Tĉevo restadis la partoprenantoj de la ribelo kiuj estis fare de prusia registaro internigitaj tie, parto de ili eĉ setlis tie por ĉiam. En la unua duono de 19-a jc Prusio parte malkonstruis la urbajn fortikaĵojn kun la turpordegoj, ekz. oni malkonstruis la duonon de la fortikaĵoj de la svedaj kaj napoleonaj militoj kaj oni malkonstruis la tĉevan kastelon.

    Dum la dua duono de la 19-a jc Tĉevo komencis disvolviĝi industrie kaj kiel voja kaj fervoja nodo. En la jaroj 1851 - 1877 oni konstruis la unuan ponton super la Vistulo. La pilierojn oni ornamis per la novgotikaj turoj (vidu la foton). Ĉe la pontokapoj oni konstruis la riĉe ornamitajn enirej-pordegojn. En tiu tempo ĝi estis la plej longa ponto en norda Eŭropo (ĉ. 800 m). Baldaŭ ĝi ne sufiĉis kaj dum la jaroj 1888 - 1890 oni konstruis tutapude (nur 30 m) la duan ponton kaj ĝi ekfunkciis nur por la fervojo kaj la unua ekfunkciis por la aŭtomobiloj kaj piedirantoj.

    En la dua duono de la 19-a jc kaj komence de la 20-a jc estis konstruita en Tĉevo: vapor-muelejo, maŝin-fabriko "Muscat", fabriko kaj maŝin-riparejo de "Kriesel", fabriko de metal-faraĵoj "Kelch", la reĝa maŝin-entrepreno, fer-fandejo, cement-entrepreno "Hoffman", 2 sukerfabrikoj, vaflo-fabriko, bierfarejo, gasfarejo, urbaj akvoduktoj, kanalaro. Disvolviĝis ankaŭ la grenmerkato kaj la navigado sur la rivero Vistulo.

    Antaŭ la akiro de sendepedeco de Pollando jam estis aktivaj polaj organizaĵoj en Tĉevo. En la jaro 1897 establis la Pola Fajrobrigado, Pola Faka Ligo (1905), Popola Banko (1906), Kantista Asocio de Sankta Cecilio (reaktivigita en la jaro 1918). Polaj asocioj grupiĝis ĉe la Katolika Eklezio kiu firmigis kaj apogis la polecon.

    Intermilita periodo

    Post la Unua Mondmilito kaj post la Traktato de Versajlo Germanio perdis multajn teritoriojn por siaj najbaroj - la plej multon akiris Pollando danke i.a. al la sukcesa Grandpolia Ribelo. Pollando aperis denove sur la mapo de Eŭropo post la dispartigoj de Pollando (vidu la supran mapon). La 30-an de januaro de la 1920 jaro – enmarŝis al Tczew la Pola Armeo de generalo Haller kaj denove Tczew estis en la limoj de Pollando. De la jaro 1918 establis kaj aktivis la Pola Konsilantaro transprenante la regadon de la "germanaj manoj". La Konsilantaro pretigis la loĝantaron de Tĉevo por la solena kaj oficiala transdono de la urbo al la polaj taĉmentoj de Haller-Armeo t.n. "Blua Armeo" de pola generalo Jozefo Haller kiu persone venas al jam libera urbo la 4-an de februaro ("Blua Armeo" - la nomo estas de la koloro de soldat-uniformoj).

    Famaj tĉevanoj redakti

    • Johann Reinhold Forster [prononcu: Johan Rajnhold Forste) (1729-1798), germano skotdevena, sciencisto pri natura historio / naturalisto, ornitologo, kun sia filo Georgo partoprenis en la ekspedicio kun James Cook tra Pacifiko (vidu la memortabulon kiu estas ĉe la domo kie li naskiĝis - ĉe la Haller-placo en Tĉevo) (vidu la apudan foton).
    • Piotr Trochowski [prononcu: "Pjotr Troĥovski"] (1984- ) estas germana futbalisto de pola origino. Li naskiĝis la  22-an de marto 1984(nun 1984-03-22) en Tĉevo. Ekde la jaro 2005 li estas profesia futbalisto de la germana klubo Hamburger SV. La sportisto interalie estis membro de la germana nacia teamo de futbalo dum la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj la Futbala Mondpokalo 2010. De la 2011 li estas profesia futbalisto de la hispana klubo "SevillaFC".
    • Alfred Bachmann (1863-1956) (legu: Baĥman) germana pejzaĝisto kaj marpentristo
    • Teresa Budzisz-Krzyżanowska (1942- ) (legu: Budziŝ-Kĵiĵanovska) pola aktorino
    • Grzegorz Ciechowski (1957-2001) (legu: Gĵegoĵ Cjeĥovski) rokmuzikisto kaj komponisto, naskiĝis en domo de la str. Nowy Rynek (legu: Novi Rinek) (Nova Foirejo) en Tĉevo
    • Gottfried Edelbüttel (1867-1937) germana generalo
    • Alfred Eisenstaedt (1898-1995) (legu: Ajzenŝtet) mondfama fotografisto
    • Bernhard Kamnitzer (1890-1959) (legu: Bernard Kamnicer) politikisto, senatano de la Libera Urbo Dancigo / Libera Urbo Gdansko
    • Ludwik Kiedrowski (1949- ), municipano, kultur-aganto, esperantisto
    • Grzegorz Kołodko (1949- ) (legu: Gĵegoĵ Koŭotko) profesoro de ekonomio kaj politikisto, vic-ĉefministro en Pola Registaro
    • Arnold Krieger (1904-1965) (legu: Krige) germana verkisto
    • Jarosław Kukowski (1972- ) pola pentristo
    • Stefan Lisowski (1933- ) germana aktoro, nun loĝanta en Berlino
    • Włodzimierz Łajming (1933- ) pola pentristo, profesoro, prorektoro de la Akademio de Belartoj en Gdansko
    • Marcin Mięciel (1975- ) pola futbalisto
    • Teresa Piotrowska (1955- ) pola politikistino
    • Zbigniew Robert Promiński (1978- ) (legu: Zbignjev Robert Prominjski) pola muzikisto, metalroka perkutisto, komponisto
    • Alfred Salomon (1910-2006) germana teologo
    • Ernst Seikowski (1917-1986) (legu: Sejkovski) germana futbalisto, li ludis en la germanaj kluboj Hamburger SV kaj 1. FC Nürnberg
    • Aleksander Skultet / Sculteti (1485-1564) historiisto, kanoniko, kanceliero de la Varmia Kapitulo en Olsztyn, proksima kunlaboranto de Nikolao Koperniko. De la 1-a januaro 1979 la Urba Biblioteko en Tĉevo ricevis lian nomon.
    • Aleksander Zuchta / Alexander von Suchten (1520-1590) polo germandevena, alkemiisto, poeto. Lia onklo Kristoforo Zychta estis sekretario de pola reĝo Sigismondo la 1-a ankaŭ nomata Sigismondo la Maljuna
    • Bogdan Wenta (1961- ) pola eks-manpilkisto, de la 2004 ĝis la 2012 jaro trejnisto de pola nacia manpilka teamo
    • Paweł Wszołek (1992- ) futbalisto de pola nacia teamo de la jaro 2012
    • Michał Zblewski (1980- ) pola bobisto (bobsleisto)

    Internacia kunlaboro redakti

    Esperanto en Tĉevo redakti

    En malnova centro de Tĉevo apud la Haller-placo, ĉe la strato Kościelna 2 (legu: Koŝcjelna) estas "TEO-TRINKEJO" - tiu E-nomo ne estas hazarda, posedantino de ĝi iam lernis Esperanton kaj patrino de la posedantino estas konata esperantistino Jadwiga Wasiuk kiu loĝas en apuda urbo Pelplin. Fine de decembro 2008 jaro Esperanto-aranĝo Ago-Semajno 2008 okazis en najbara urbo Malborko. Al Tĉevo organizita estis tiam la unutaga vizito. Ĉe bivak-fajro manĝante kolbasetojn (kaj ne nur) - kolektiĝis ĉirkaŭ 230 junaj esperantistoj el 28 landoj el 4 kontinentoj - tio okazis en Tĉevo apud la Ponto de Ejfelo ĉe Vistulo (la ponto estas monda teknik-heredaĵo de Unesko konstruita de la franca inĝeniero Ejfelo, fama pro la Turo de Ejfelo en Parizo). La bivak-fajron organizis la lokaj esperantistoj Daniela Zając kaj Jozefo Lis el Rokitki-Tĉevo kun skoltoj kaj kun granda helpo de granda amiko de Esperanto Ludwik Kiedrowski, la Estro de Promociig-fako de Urba Oficejo de Tĉevo.

    De la 26-a de februaro 2013 ĝis 14-a de marto 2013 gastis en Tĉevo dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio ([1]), kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi. Post la Senato la ekspozicio estis en Malborko, Nova Stavo kaj al Tĉevo la ekspozicion invitis kaj organizis la granda E-amiko Ludwik Kiedrowski de la Urba Oficejo de Tĉevo, kunorganizis la Kultur-Societo "Brama" ("Pordego") en Tĉevo kaj la Kooperativa Kultur-Domo S.M., la vernisaĝo de la ekspozicio okazis la 26-an de februaro 2013. La 15-an de marto la E-ekspozicio veturis al la sekvonta urbo Gdynia. La 5-an de aprilo 2013 okazis la inaŭguro de rapida E-kurso 6-semajna, ĉiu-vendrede po 4 lecionaj horoj, aliĝis al la kurso 19 personoj. La organizanto de la kurso Ludwik Kiedrowski aliĝis la EDE-PL kaj jam la 7-an de aprilo kun Kazimierz Krzyżak, Krystyna Mikołajczak kaj Eduardo Kozyra partoprenis en la renkontiĝo kun Membro de Eŭropa Parlamento Tadeusz Cymański en lia Parlamenta Oficejo en Gdynia. Dum la renkontiĝo EDE-anoj invitis la MEP Cymański al Ambasado de Eŭropa Komisiono en Varsovio por la E-seminario kiu okazos en oktobro 2013. La seminarion organizis EDE-PL kaj prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt la Prezidanto de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton kun financa helpo de Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi. Ĉeestis la seminarion la reprezentantoj de la Viŝegrada Grupo (V4) t.e. parlamentanoj, ministroj, ambasadoroj, diplomatoj, Membroj de Eŭropa Parlamento kaj Vicprezidanto de Federacio-EDE d-ro Eugen Macko kaj kompreneble Ludwik Kiedrowski.

     
    Interno de la paroĥa preĝejo de la Sankta Kruco
     
    La baroka ambono en la preĝejo de Sankta Kruco[2]
     
    La preĝejo de Sankta Jozefo – ekzemplo de tĉeva arkitekturo de la intermilita tempo, t.e. inter la Unua kaj Dua Mondmilitoj

    Referencoj redakti

    1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-02-03. Alirita 2016-01-11.
    2. Pri la baroka ambono en la preĝejo de Sankta Kruco kun polikromio, riĉe orumita, arĝentita, ege atentindas la baldakeno de la ambono kun la kvin anĝeloj kiuj personigas homajn rasojn: negro, arabo, ĉino, eŭropano kaj indiano

    Eksteraj ligiloj redakti