Tešedíkovo, hungare Pered estas vilaĝo en Slovakio, en regiono Nitra, en Distrikto Šaľa.

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Neded-Šaľa. La lasta troviĝas 6, Galanta 15 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1237. Tiam la vilaĝo apartenis al abatejo de Pannonhalma. Poste la kampoj havis diversajn posedantojn. Ankaŭ la turkoj havis la vilaĝon, sed ĝi pluvivis. Inundoj en 1788, 1828 kaj en 1831; ĥoleroj en 1831 kaj en 1866; incendioj en 1834 kaj en 1890 okazis. En 1849 la hungara armeo malvenkis de la aŭstroj, sekve granda parto de la vilaĝo detruiĝis.

En 1910 loĝis en la vilaĝo 3401 da homoj (3393 hungaroj. Ĝis 1920 la vilaĝo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galánta. Poste la vilaĝo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la komunumo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj kaj al Hungario. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En 1948 la vilaĝo ricevis la nunan slovaklingvan nomon Tešedíkovo laŭ la slovaka pastro kaj sciencisto Tešedík, kvankam tiu havis neniun rilaton al la vilaĝo (la hungarlingva nomo daŭre estas Pered). En 2001 en la vilaĝo loĝis 3700 da homoj (3063 hungaroj kaj 592 slovakoj).

En 2012 okazis loka referendumo, kiu aprobis renomi la vilaĝon al la antaŭa nomo Pered, tio tamen ne efektiviĝis ĉar la ŝanĝon ne aprobis la Noma komisiono de la slovakia Ministerio pri internaj aferoj.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Pered naskiĝis: