Teŭĉjo (Chú Tễu en la vjetnama) estas nediskuteble la plej reprezenta rolulo kaj simbolo de Vjetnama Akva pupteatro.

Teŭĉjo

Tiu popola arto, devenanta de akva riza agrikulturo, formiĝinta sub la Ly dinastio (1010-1225) en delto de norda Vjetnamio estas la stiligo kaj simpligo de la pli malnova popola teatro Ĉeo (Chèo en la vjetnama). La rolo de burleskulo en Ĉeo – iel komparebla kun tiu de amuzisto en eŭropaj reĝaj kortoj kaj nobelaj kasteloj, kiu rajtas moki eĉ la suverenon – turniĝis en tiu de Teŭĉjo en akva pupteatro.

Tra la jaroj, vjetnamoj de la imperia palaco ĝis la plej malriĉaj vilaĝaj terkultivistoj amis Teŭĉjon kaj ili konsideras lin la plej grava akvomarioneto. Kiel la animo de la akvo pupteatro, Teŭĉjo kreas ligon inter la prezentistoj kaj la publikon.

Teŭĉjo estas pli granda ol la aliaj pupoj kvankam li estas nur sep aŭ ok jaroj prijuĝante la manieron li aranĝas sian hararon en tufoj. Li estas dika, havas rozan vizaĝhaŭton, kaj estas ĉiam gaja. Lia senbutona zontuko elmontras sian bruston kaj molaĉan ventron. Li balancadas la brakojn, turnadas la kapon, mokriproĉante kaj incitante la spektantaron.

Teŭĉjo estas senpripensa kaj senĉese ŝercas kaj mokas. Li enkondukas la spektaklon kiel komentisto, amanto de fabeloj, kaj kiel kritikon de koruptaj respondeculoj. En kelkaj akvo-marioneto trupoj, Teŭĉjo staras kiel vilaĝo anoncisto, kiu proponas siajn servojn al la maljunuloj; aliaj pensas pri li kiel la vokendulo por buĉi sian porkon, bubalon, aŭ bovon.

Maskoto de la 97a Universala Kongreso de Esperanto redakti

Teŭĉjo estis ankaŭ elektita maskoto de la 97a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Hanojo en 2012. Grandega panelo montris lian bildon proksime de enirejo de la kongresa salonego, kie okazis la malferma kaj ferma solenaj ceremonioj.

Reprenante la kutimon de reĝo kurieroj kaj de vilaĝa publika kriisto, por atentigi la aŭdantaron, Teŭĉjo la prezentanto en akva pupteatro diras: "Loa!... Loa!... Loa! ...Rapidu al via loko! Ĉu vi havas elekton? "

La Kongresa kuriero de UK-97a okazinta en Hanojo en 2012 ankaŭ titolas “Loa! ... Loa!... Loa!.” La Kuriero dufoje menciis Teŭĉjon: en la unua numero por klarigi la signifon de la titolo (Loa estas konika ilo uzita en pasinta tempo por orientigi kaj laŭtigi la parolon, kiu fariĝas pli facile kaj klare aŭskultebla) kaj en la lasta numero 7 por informi pri la programo de spektaklo speciale aranĝita por UK partoprenintoj, ĉe Thang Long Akva Pupteatro, kie Teŭĉjo salutis kaj prezentis esperantlingve la programon.

Teŭĉjo estas tiel fama, ke li havas sian poŝtmarkon emisiita de la vjetnama poŝto.

Referencoj redakti