TeX

komputila komposta sistemo


TeX (la ĝusta voĉlego estas «teĥ»[1], tial la esperantigo Teĥo), kutime tajpata TeX en simpla teksto, estas prespretiga sistemo kreita de Donald Knuth, kiu estas populara en la universitata mondo, aparte en komunumoj pri matematiko, fiziko, kaj komputiko. Ĝi jam plejparte anstataŭis troff, la alian popularan tekstaranĝilon, en multaj Uniksaj distribuoj.

TeX
Lasta stabila versio 3.141592653
Programlingvo WEB, Paskalo, Stanford Artificial Intelligence Language
Retejo www.tug.org
vdr

TeX estas ĝenerale konsiderata la plej taŭga rimedo por prespretigi komplikitajn matematikajn formulojn, aparte en la formo de LaTeX kaj aliaj ŝablonpakaĵoj, sed ĝi estas ankaŭ uzata por multaj aliaj prespretigaj taskoj.

Historio redakti

Knuth iniciatis Teĥon ĉagrenite pri la miskvalita kompostado de volumoj I-III de sia granda verko The Art of Computer Programming (angle). Laŭ la kutima komputilemula maniero solvi problemon unu fojon por ĉiam, li komencis plani sian propran prespretigan sistemon. Li planis fini ĝin dum longa ferio en 1978; sed miskalkulis je 8 jaroj. La lingvo estis fine fiksita ĉirkaŭ 1985.

Guy Steele hazarde ĉeestis Stanford dum la somero de 1978 kiam Knuth prilaboris la unuan version de TeX. Kiam li aŭtune reiris al MIT, li reverkis Teĥon por ke ĝi funkciu ĉe la operaciumo ITS.

La unua versio de Teĥo estis verkita en la komputillingvo SAIL kaj funkcias en maŝino PDP-10 ĉe la WAITS operaciumo de universitato Stanford. Por postaj versioj de Teĥo, Knuth kreis la koncepton de literuma programado, maniero krei kunfunkciantan fontkodon kaj altkvalitajn interligitajn helpajn dokumentojn (kompreneble aranĝitajn per TeX) de ununura originala dosiero. La uzata komputillingvo nomiĝas WEB kaj ĝi produktas programojn en Paskalo.

Ĉe TeX oni nekutime numeras versiojn. De post versio 3, ĝisdatigon indikas aldono de ankoraŭ unu cifero ĉe la fino de la on-parto, tiel ke la versia numero asimptote aliras π. La nuna versio estas 3.14159. Ĉi tio respegulas la fakton, ke TeX estas nun tre stabila, kaj oni antaŭvidas nur etajn aktualigojn.

Reference redakti