Teatro Kalgaria (angle Theatre Calgary) estas teatra aktoraro en Kalgario (Alberto); ĝi fondiĝis kiel profesia aktoraro en 1968.

La aktoraro havis sian komencon en la 1940-aj jaroj, kiam lernantoj de Betty Mitchell, instruistino de teatrarto ĉe Mezlernejo Western Canada, fondis amatoran aktoraro kun la nomo "Workshop 14." En la 1960-aj jaroj la grupo kuniĝis kun dua amatora aktoraro, la "Musicians' and Actors' Club" (MAC), kaj tiel fariĝis "MAC 14" sub direktado de Kenneth Dyba. La 1-an de julio 1968 MAC 14 fariĝis Teatro Kalgaria, plene profesia aktoraro, kaj Christopher Newton ricevis la postenon de unua Reĝisoro, kaj li rapide famiĝis pro elstara artismo.

La posteulo de Newton fariĝis Clark Rogers en 1971, kaj lin rapide sekvis Harold G. Baldbridge en 1972, kaj Rick McNair en 1979. Sub reĝisora gvidado de McNair, Teatro Kalgaria rekoniĝis kiel grava prezentanto de novaj kanadaj teatraĵoj; ĝi prezentis premierojn de teatraĵoj verkitaj de John Murrell, W.O. Mitchell, kaj Sharon Pollock. Ĉi-lasta fariĝis reĝisoro de la aktoraro en 1984 sed, kiel Rogers, restis nur unu jaron en tiu posteno. Tiutempe Teatro Kalgaria fariĝis la endoma aktoraro en moderna teatro en la Kalgaria Centro por Interpretaj Artoj. Dezajnita kunlabore kun Teatro Kalgaria, la Teatro Max Bell kreiĝis kiel speciala loko por teatroj spektakloj: ĉiu sidloko estas ne pli ol 20 metrojn for de la scenejo, tiel ke spektantoj povas ĝui tian intiman akordon kun la aktoroj kiu pligrandigas la magian sperton de viva teatro.

En 1991 Brian Rintoul venis al Teatro Kalgaria kiel ĉefa enscenigisto. Rintoul reĝisoris por Teatro Kalgaria en la Centro QR kelkajn teatraĵojn, inter ili "On Golden Pond" kaj "Betrayal" jam antaŭ ol enposteniĝi. En 1996 oni nomumis James Brewer Aganta Art-Direktoro, kaj Richard C. Dennison, la Fondintan Administranton, Ĝenerala Direktoro. La 18-an de junio 1997 oni nomumis Ian Prinsloo Art-Direktoro de la aktoraro, post deĵoro ĉe Festivalo Shaw sub la gvidado de Christopher Newton. La 10-an de julio 1997 Tom C. McCabe nomumiĝis Prezidanto de la aktoraro. Fine de la teatra sezono de 2004-05 oni nomumis Dennis Garnhum la 10-a Art-Direktoro de Teatro Kalgaria la 27-an de julio 2005.

Eksteraj ligiloj redakti