Theodore Crawford CASSIDY (31-an de julio 1932 - 16-an de januaro 1979) estis usona aktoro de radio, televido kaj kino kaj voĉartisto. Konata pro sia alta staturo kaj sia profunda basa voĉo, li emis ludi nekutimajn rolojn en komedioj kaj scienca fikcio kiel Star Trek, I Dream of Jeannie kaj The Addams Family ĉe kiu li havis sian plej konatan rolon kiel Lurch, sed ankaŭ rolis Thing.

Ted Cassidy
Persona informo
Ted Cassidy
Naskonomo Theodore Crawford Cassidy
Naskiĝo 31-an de julio 1932 (1932-07-31)
en Picburgo
Morto 16-an de januaro 1979 (1979-01-16) (46-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Stetson University • West Virginia Wesleyan College vd
Profesio
Okupo aktoro • basketbalisto • televida aktoro • filmaktoro • voĉaktoro • scenaristo vd
Aktiva dum 1964– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cassidy diplomiĝis ĉe West Virginia Wesleyan College en Buckhannon, West Virginia kaj Stetson University en DeLand, Florida. Li komencis en televido ĉe WFAA-TV en "Dialing for Dollars".

En 1960-aj jaroj, li havis elstaran rolon en The New Adventures of Huckleberry Finn de la NBC kiel Injun Joe kaj partoprenis, krom la cititajn, televidseriojn kiel The Man from U.N.C.L.E., Batman, Mannix, Daniel Boone kaj Lost in Space. Li estis voĉartisto ĉe animaciaj serioj kiel Frankenstein, Jr. and The Impossibles, Birdman and the Galaxy Trio kaj The New Fantastic Four. Li partoprenis filmojn Butch Cassidy and the Sundance Kid kaj Mackenna's Gold.

Dum 1970-a jardeko, li partoprenis televidseriojn The Six Million Dollar Man, The New Adventures of Flash Gordon, Jana of the Jungle kaj Super Friends krom filmojn kiel Flash Gordon: The Greatest Adventure of All, Black Rage, The Slams kaj Goin' Coconuts.