George Edward „Ted“ HEATH (* 30-an de marto 1902 en Londono; † 18-an de novembro 1969 en Virginia Water, Surrey) estis brita trombonisto kaj ĵazbandego-direktisto.

Vivo kaj aktivado redakti

Ĉar lia patro estris la bandon Wandsworth Borough Band, Ted Heath jam frue kontaktis kun muziko. Jam 10-jarojn aĝe li sukcesis en tenorkorno-konkurso, ekde la 14-a vivojaro li ludis trombonon. Unuan monon li perlaboris muzikante surstrate. Proks. 1919 li ankaŭ havis eblecon kunludi en la orkestro de Doc Cook, ragtima orkestro tiam gastanta en Londono, kun kiu ankaŭ Sidney Bechet venis al Anglujo. Heath estis malkovrita de bandestro Jack Hylton, kiu donis al li en 1922 lian unuan dungitecon. Pluajn dungitecojn Heath havis en 1924/25 je Bert Firman, ekde 1925 ĝis 1927 de Jack Hylton kaj ekde 1927 ĝis 1935 de Bert Ambrose.

Post kontraktoj kun Sid Lipton kaj Geraldo li ricevis en 1944 de BBC la komision por fondado de propra orkestro, kiu ĉefe ludu svingon kaj limigite ankaŭ modernĵazon. Ekde 1945 la bandego prezentis ĉiudimanĉe en Palladium je Londono. Specialaĵo en la repertuaro de la ĵazbandego estis aranĝaĵo de London Suite de Fats Waller, origine verkita por piano. Pluraj koncertvojaĝoj kondukis tra Anglujo, la eŭropa kontinento kaj en 1956 unuafoje tra Usono. Al liaj lastaj diskoj, kiujn li sonregistris por disko-eldonejo London, apartenis serio da registraĵoj de aranĝoj de famaj ĵazbandegoj, kopiludataj note post note.

Fontoj redakti

  • Leo Walker: The Big Band Almanac. Ward Ritchie Press, Pasadena. 1978

Eksteraj ligiloj redakti