Teddy Charles

usona muzikisto

Teddy Charles (* 13-an de aprilo 1928 en Chicopee Falls, Masaĉuseco; fakte Theodore Charles Cohen) estas usona ĵazmuzikisto (vibrafono), komponisto kaj muzikproduktisto.

Teddy Charles
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1928 (1928-04-13)
en Chicopee
Morto 16-an de aprilo 2012 (2012-04-16) (84-jaraĝa)
en Riverhead
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo komponisto • ĵazmuzikisto • pianisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Charles lernis de sia patrino pianludon kaj studis ekde 1946 frapinstrumentaron ĉe Julliard School of Music. Li laboris ekde 1948 ĝis 1951 en diversaj bandegoj, ekz. en tiuj de Benny Goodman, Chubby Jackson, Artie Shaw kaj Buddy DeFranco (Crosscurrents). Dum sia postsekva studo de kompozicio li laboris kun Anita O'Day, Roy Eldridge, Hall Overton, Slim Gaillard kaj Oscar Pettiford en malgrandaj ensembloj.

Ekde 1953 li direktis propran kvaropon kaj apartenis krom Teo Macero kaj Charles Mingus al Jazz Composers Workshop, kun kiu li en 1955 kaj 1956 prezentis sur la Newport Jazz Festival; en 1955 li kunlaboris kun Mingus je la albumo Blue Moods de Miles Davis, por kiu li kontribuis aranĝaĵojn. En 1956 li pligrandigis sian ensemblon al dekopo kaj surdiskigis kun ĝi aranĝaĵojn de Gil Evans, George Russell, Jimmy Giuffre, Bob Brookmeyer kaj Mal Waldron (The Teddy Charles Tentet). En 1957 li partoprenis la prezentadojn de Gunther Schuller en la Universitato Brandeis. En 1959 li kunlaboris je la sonregistrado de Mingus Dynasty. Ĝis proksimume 1963 li ankoraŭ muzikis kunpropraj ensembloj, al kiuj ofte apartenis Jimmy Raney, Addison Farmer kaj Mal Waldron aŭ Harold Danko kaj foje kunlaboris je sonregistradoj de Pepper Adams, Aretha Franklin aŭ Eric Kloss. Poste li laboris ĉefe kiel muzikproduktisto, je kio li ofte reekprenis proprajn komponaĵojn.

Charles apartenis al la unuaj komponistoj de tria fluo kaj validis kiel noviganto. Li verkis i.a. „Words from Bird (In Memoriam - Charlie Parker“)[1]. En 1965 li fondis la diskeldonejon Polaris. Krom kutimaj instrumentadoj (ekz. parigoj de trumpeto kaj saksofono, kiel je Booker Little kaj Booker Ervin) li ankaŭ kombinis tri trumpetojn kun la ritmosekcio aŭ Johanon Coltrane kun tri baritonsaksofonoj (Dakar). Li ankaŭ aranĝis por Dion DiMucci kaj por Miles Davis, kun kiu li estas aŭdebla sur la disko Blue Moods.

En la malfruaj 1960-aj jaroj Charles forturniĝis de la muzikmondeto kaj sin dediĉis al velado en la kariba maro. En la malfruaj 1980-aj jaroj li resursceniĝis kiel muzikisto kaj vizitis ankaŭ Eŭropon. Dum la lastaj jaroj li ankaŭ prezentis en triopo kun Perry Robinson kaj Ed Schuller.

Rimarkoj redakti

  1. Ĉi tiun komponaĵon li estis verkinta por la stutgartaj »Tage der leichten Musik« printempon de 1956, sed ĝi tie ne estis prezentata pro sia komplikeco, sed nur ĉe la Newport Jazz Festival samjare kaj sonregistrata sur la samnoma disko.

Eksteraj ligiloj redakti