Tegolo (el la latina: tegula, de tegere, tegi, kovri) estas maldika plato el kuirita argilo, per aro da kiuj oni faras tegmenton, fiksante ilin tiel, ke ili sin parte interkovras.

Tegoloj en Dubrovnik.

Laŭ Francisko Azorín tegolo estas Diversforma k. diversmateria maldika peco uzata por tegmenti.[1] Li indikas etimologion el la greka stegos, stege (tegmento), kaj de tie la latina tego, tegula. Kaj li aldonas liston de tegmentotipoj, nome: argila, marmora, ardeza, vitra, metala, plata, kanela, konkava, konveksa, firsta, greka, araba.[2]

Historio redakti

 
Tegoloj el Württemberg, Germanio (15-a ĝis 19-a jarcento.)

Jam ekzistas mencio de la greka verkisto Pindar, kiu diras, ke inventis la tegolon la korintoj en la jaro -450. Ekzistas, krom trovaĵoj, nur malmultaj informoj pri malnovaj tegoloj, eĉ la nunaj produktantoj havas nur malmultajn fotojn aŭ dosierojn pri la komenco de la industria tegolpro, t.e. antaŭ ĉirkaŭ 150 jaroj. Kialoj estas, ke komence de la industriiĝo multaj malgrandaj produktejoj ekzistis. Multaj kamparanoj produktis tegolojn kiel aldona enspezrimedo aŭ dumvintra okupado.

 
Verdaj tegoloj sur kastelo en Portugalio.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 189.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti