La Tehuelĉoj aŭ en hispana tehuelches (de la mapuĉa: chewel che "kuraĝa popolo", aŭ eble unu de la etnoj tehuelĉaj nome teŭŝen plus la mapuĉa vorto ĉe, "popolo"[1]) aŭ patagonoj estas la ĝeneralaj nomoj por aro de popoloj de indianoj de Patagonio kaj de Pampo en Sudameriko. Diversaj fakuloj, misiistoj kaj veturintoj realigis proponojn por grupigi ilin konsiderinte la similecon de ties kulturaj trajtoj, ties geografian proksimecon kaj ties lingvojn, kvankam inter ili oni parolis lingvojn kiuj ne ĉiam estis parencaj inter si, kaj ties geografia distribuado estis etenda.

Tehuelĉoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Grupo de tehuelĉoj. Bildo de 1832 realigita dum la veturo de Jules Dumont d'Urville.
Proksimuma distribuado de lingvoj en la suda pinto de Sudameriko en tempo de la konkero fare de hispanoj; notu plej sudoriente la vorton tehuelche.

Post la historia procezo de preskaŭ kompleta formortigo de tiuj popoloj la termino tehuelche ekreferencis la supervivintojn de la kontinenta suda branĉo de la grupo, situantaj ĉe la provincoj Santa Cruz kaj Ĉubutio en Argentino.

Ties situacio en Ĉilio estas de kompleta formortigo. En 1905 suferis epidemion de variolo pro kiu mortiĝis inter multaj la kaciko Mulato kaj aliaj de lia tribo loĝintaj en la valo de la rivero Zurdo, ĉe Punta Arenas. La survivintoj rifuĝiĝis en teritorio argentina, eble ĉe la rezervejo Camusu Aike. Grupoj de tehuelĉoj poste plu eniris en Ĉilio por ĉasi gvanakojn en la regiono Magelana, kie ili estis viditaj la lastan fojon ĉirkaŭ 1927 devenintaj de la areo de Killik Aike.[2]

Referencoj redakti

  1. Fernández Garay, Ana, El tehuelche. Una lengua en vías de extinción, 1996, Valdivia: Facultad de Filosofía y Humanidades. Universidad Austral de Chile. ISBN 956-7105-13-8 482
  2. Docstoc. Indígenas chilenos

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti