Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Tejo (planedo)

Teja (greke Θεία (Theía), rilate al Θεός (theós) deus) estis, laŭ greka mitologio, titanino. Ŝi do estis naskita de la dua dia generacio. Ŝi edziniĝis kun Hiperiono kaj estis patrino de Helio (suno), Eosa (aŭroro) kaj Seleno (luno).

Teja
Titanoj
Informoj
Sekso ina
Patro Urano
Patrino Geo
Gefratoj ReaJapetoKronoHiperionoOceanoTetisoTemiso
Edzo/Edzino Hiperiono
Infanoj HeliosEosoSelenoAŭroro
vdr

Teja en la helena mitologio redakti

Teja postulas titanan potencon ankaŭ por siaj gefiloj, sed pro tiu arogo estas punita: la edzo Hiperiono estas murdita, la filo Helio dronigita en rivero Eridano, kaj pro la aflikto la filino Selena mortigas sin mem.

Teja svenas, kaj en sonĝo aperas Helio kaj anoncas, ke li estis elektita de la dioj por veturi trans la ĉielo kiel suno, dum Selena kiel luno lumigu la noktan ĉielon. Revekiĝinte Teja evitas ĉian kontakton, tamburante kaj cimbalante ŝi vagadas tra la lando kaj - kiam oni klopodas aresti ŝin - malaperas en tempesto.

Vidu ankaŭ redakti