Tejdo (hispane Teide) estas vulkano en la insulo de Tenerifo, Kanarioj. Kun alteco de 3718 m super marnivelo, ĝi estas la plej alta monto de Hispanio kaj de ĉiuj insuloj en Atlantiko.

Tejdo
hispane Teide
vulkano
Vido al nordaj deklivoj de Tejdo vintre
Lando Hispanio Hispanio
Insularo Kanariaj insuloj
Insulo Tenerifo
Montaro Cañadas del Teide
Situo Tejdo
 - alteco 3 718 m s. m.
 - koordinatoj 28° 16′ 17″ N 16° 38′ 27″ U / 28.27139 °N, 16.64083 °U / 28.27139; -16.64083 (mapo)
Lasta erupcio 1909
Tipo de vulkano Stratovulkano
Unua grimpo Siro Edmund Scory
 - dato 1582
Situo rilate al Afriko
Situo rilate al Afriko
Situo rilate al Afriko
Vikimedia Komunejo: Teide
Portalo pri Geografio
Plej alta monto de Hispanio.

La monto kaj la ĉirkaŭaĵoj estas protektitaj kiel Nacia Parko. Ĝi estas la plej vizitata parko en la lando.

Eblas supreniri ĝis 3 555 m. per telfero en malmultaj minutoj. Por atingi la pinton necesas speciala permeso, ne malfacile akirebla en la centraj oficejoj de la Parko en Santa Cruz de Tenerife.

Aktiveco redakti

Tejdo estas ankoraŭ aktiva vulkano. La lasta grava aktivado okazis en 1909.

Telfero redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Telfero de Tejdo.

La menciita telfero ekiras en alto de 2356 metroj, atingebla per aŭto aŭ buso. Ĝi konsistas el du kontraŭdirekte veturantaj vagonoj, kiuj povas transporti po 38 personojn.

La supra stacio (La Rambleta) estas en alto de 3.555 metroj, la niveldiferenco do estas 1.199 metroj, Ĉar la veturado daŭras ĉ. 8 minutojn, la meza nivelrapido estas 2,5 m/s. Laŭ la distanco inter la stacioj (2 482 m) la rapido estas 5 m/s; la maksimuma rapido estas 8 m/s. La motoroj havas povumon 1200 ĉevalpovoj (880 kW).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fotoj redakti

 
Tejdo el Cañada de los Guancheros (2050 m)


 
Satelita foto de insulo Tenerife
 
Tejdo 3D
 
Montopinto de Tejdo 3D
 
Ombro de la monto dum sunleviĝo


Panoramo redakti

Panorama vido de Roques de García
 
Panoramo Pico de Teide