Teknobrega (portugale: tecnobregatecno brega) estas stilo de brazila muziko aparte populara en norda Brazilo . La portugala esprimo brega estas tradukebla kiel bombastaĉa, simbolas en Brazilo tamen ankaŭ malbonan guston. Sian originon teknobrego havas en Belemo, ĉefurbo de la federaciero Parao.[1] La metropola regiono de Belemo estas ĝis nun la pezocentro de la teknobrega medio, kie ĝi estas produktata kaj aŭdata precipe en la mizerkvartaloj de la regiono.[2] Tutmonde teknobrego famiĝis precipe pro siaj produktadaj kaj disvendometodoj, kiuj rezignas ĉian aŭtororajton.

Muziko redakti

Teknobrego evoluis proksimume ekde la jaro 2000, havas tamen per brega pop antaŭulon. Male al brega pop en teknobrego tamen sinteziloj kaj drumomaŝino ludas centran rolon. Krom tio oni uzas la teĥnikon de muzika specimenado. La influoj de regiona, tradicia muziko el la amazona regiono estas grandaj, jen aparte nomendas karimboo, siriao kaj lambado. La plimulton el la teknobregaj kantoj produktas diskĵokeo en simplaj hejmaj sonregistrejoj.[3]

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Natal, Bruno. „Teknobrego en Brazilo Arkivigite je 2009-05-27 per la retarkivo Wayback Machine“. XLR8R
  2. Brüggemann, Simon. Kitsch ohne Copyright, Die Tecnobrega-Szene mischt den Norden Brasiliens popmusikalisch auf[rompita ligilo]. Eldonaĵo 327, Freiburg 2011.
  3. Duffy, Gary. „Technobrega beat rocks Brazil“. BBC Click News