Teksaso

Usona ŝtato en suda Usono, norda de Meksiko

Teksaso (angle Texas) estas usona subŝtato. Ĝi estas geografie lokita en la suda centra parto de Usono, ĝi kunhavas internacian limon kun la Meksikaj ŝtatoj de Chihuahua, Coahuila, Nuevo León, kaj Tamaulipas al sudo. Ĝi limas la usonaj ŝtatoj de Nov-Meksiko al okcidente; Oklahomo al norde; Arkansaso al nordoriente, kaj Luiziano al oriente. Teksaso estas la dua plej multhoma (post Kalifornio) kaj la dua plej granda (post Alasko) de la 50 ŝtatoj de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko. Teksaso estas la plej granda ŝtato en la 48 apuda Usono.

Teksaso
Ŝtato
FlagoBlazono
subŝtato de Usono [+]

LandoUsono

Supermara alteco520 m [+]
ĈefurboAŭstino
- koordinatoj31° N, 100° U (mapo)31-100Koordinatoj: 31° N, 100° U (mapo) [+]
Plej alta punktoGuadalupe Peak [+]
Plej malalta punktoMeksika Golfo [+]
Areo696 241 km² (69 624 100 ha) [+]

Loĝantaro29 145 505 [+] (1-a de aprilo 2020)
Denseco41,86 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroGreg Abbott

HorzonoUTC-06:00, centra horzono de Nordameriko, Ameriko/Ĉikago [+]
ISO 3166-2US-TX

Teksaso (Tero)
Teksaso (Tero)

Teksaso (Teksaso)
Teksaso (Teksaso)
DEC
Teksaso
Teksaso

Map
Teksaso

Vikimedia Komunejo:  Texas [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Ses flagoj de Teksaso

Teksaso estis antaŭe parto de Meksiko (sub la prononco teĥas), sed poste disiĝis. Ĝi estis la Respubliko de Teksaso inter 1836 kaj 1845. Ĝi fariĝis la 28-a ŝtato de Usono la 29-an de decembro, 1845.

Teksasanoj havas reputacion de granda aplombo (kaj fieras pro tio).

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Teksaso.

La historio de Teksaso kiel parto de Usono komencis en 1845, sed homa ĉeesto en tiu regiono datiĝas de la fino de la paleolitika periodo, ĉirkaŭ la jaro 10 000 a.K. La historio de Teksaso estis sinsekve influita de ses sendependaj ŝtatoj : Hispanio, Francio, Meksiko, la Respubliko de Teksaso, Usono, la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko kaj denove Usono.

Kiam en 1821 Meksiko definitive sendependiĝis de la Hispana Monarkio, Teksaso estis teritorio en la nordo de tiu nova amerika ŝtato. Cele provizi per loĝantaro tiun regionon, Meksiko favorigis la alvenon de novaj kolonianoj, plejmulte el ili usonanoj. En la jaro 1836 la teksasanoj ribeliĝis kontraŭ Meksiko kaj en tiu jaro Teksaso fariĝis nova sendependa ŝtato. Sur la unua teksasa flago, kiel sendependa ŝtato, aperis sola flava stelo sub blua fono. En la jaro 1838 teksasa senatano William H. Wharton prezentis leĝon kun la celo adopti novan flagon. Tiu nova flago baziĝis sur la jam ekzistanta usona flago, kvankam sur ĝi aperis nur unu stelo, kompreneble ĉar temis pri sola ŝtato. La uzo de tiu nova flago jam anoncis la estonton de la sendependa Teksaso, tio estas, ties integriĝo en la najbaran Usonon, kio okazis fine en la jaro 1846.[1]

Geografio redakti

Demografio redakti

  • Loĝantaro: 20 851 820 (2000)
  • Blankuloj: 71,0 %
  • Nigruloj: 11,5 %
  • Azidevenuloj: 2,7 %
  • Indianoj kaj Alaskaj Indiĝenoj: 0,6 %
  • Aliaj rasoj: 11,8 %
  • Du aŭ pli da rasoj: 2,5 %

Urboj redakti

Registaro redakti

La nuna ŝtatestro de Teksaso estas Respublikano Greg Abbott (de decembro 2015); la usonaj senatanoj de Teksaso estas ambaŭ Respublikanoj: John Cornyn (de 2002) kaj Ted Cruz (de 2013)

Kantonoj redakti

La ŝtato Teksaso dividiĝas en 254 kantonojn. Ĉiu kantono havas apartan demokratie elektitan registaron. Pro tio ke kantonoj formis dum la setlado de Teksaso, la konstitucie postulitaj oficoj de la kantono estas minimumaj. Ĉiu kantono devas havi elektitajn Kantonan Jugiston, Prosekutiston (prokuroron), Ŝerifon, kaj Aktuaron. La kantono ankaŭ devas havi Kantonan Komisionon kun kvar ĝis ok Komisiitoj. La Kantona Juĝisto estas ankaŭ la prezidanto de la Kantona Komisiono. La Kantona Komisiono samtempe faras lokajn leĝojn kaj administras la Kantonon. La Ŝerifo ankaŭ povas esti Impost-kolektisto. Kantonoj en Teksaso ankaŭ havas kvar aŭ pli da elektitaj Juĝistoj de la Paco. Ili ne devas esti trejnitaj.

La kutima teksasa kantono estas kvadrato de 50 km x 50 km (2 500 km2). Tiu formo troveblas precipe en la nordo. Sed multaj ne havas tian formon. La plej malgranda havas 381 km2 kaj la plej granda havas 16.079 km2


Kantonoj: Kantono Anderson - Kantono Andrews - Kantono Angelina - Kantono Anransas - Kantono Archer - Kantono Armstrong - Kantono Atascosa - Kantono Austin - Kantono Bailey - Kantono Bandera - Kantono Bastrop - Kantono Baylor - Kantono Bee - Kantono Bell - Kantono Bexar - Kantono Blanco - Kantono Borden - Kantono Bosque - Kantono Bowie - Kantono Brazoria - Kantono Brazos - Kantono Brewster - Kantono Briscoe - Kantono Brooks - Kantono Brown - Kantono Burleson - Kantono Burnet - Kantono Caldwell - Kantono Calhoun - Kantono Callahan - Kantono Cameron - Kantono Camp - Kantono Carson - Kantono Cass - Kantono Castro - Kantono Chambers - Kantono Cherokee - Kantono Childress - Kantono Clay - Kantono Cochran - Kantono Coke - Kantono Coleman - Kantono Collin - Kantono Collingsworth - Kantono Colorado - Kantono Comal - Kantono Comanche - Kantono Concho - Kantono Cooke - Kantono Coryell - Kantono Cottle - Kantono Crane - Kantono Crockett - Kantono Crosby - Kantono Culberson - Kantono Dallam - Kantono Dallas - Kantono Dawson - Kantono Deaf Smith - Kantono Delta - Kantono Denton - Kantono DeWitt - Kantono Dickens - Kantono Dimmit - Kantono Donley - Kantono Duval - Kantono Eastland - Kantono Ector - Kantono Edwards - Kantono El Paso - Kantono Ellis - Kantono Erath - Kantono Falls - Kantono Fannin - Kantono Fayette - Kantono Fisher - Kantono Floyd - Kantono Foard - Kantono Fort Bend - Kantono Franklin - Kantono Freestone - Kantono Frio - Kantono Gaines - Kantono Galveston - Kantono Garza - Kantono Gillespie - Kantono Glasscock - Kantono Goliad - Kantono Gonzales - Kantono Gray - Kantono Grayson - Kantono Gregg - Kantono Grimes - Kantono Guadalupe - Kantono Hale - Kantono Hall - Kantono Hamilton - Kantono Hansford - Kantono Hardeman - Kantono Hardin - Kantono Harris - Kantono Harrison - Kantono Hartley - Kantono Haskell - Kantono Hays - Kantono Hemphill - Kantono Henderson - Kantono Hidalgo - Kantono Hill - Kantono Hockley - Kantono Hood - Kantono Hopkins - Kantono Houston - Kantono Howard - Kantono Hudspeth - Kantono Hunt - Kantono Hutchinson - Kantono Irion - Kantono Jack - Kantono Jackson - Kantono Jasper - Kantono Jeff Davis - Kantono Jefferson - Kantono Jim Hogg - Kantono Jim Wells - Kantono Johnson - Kantono Jones - Kantono Karnes - Kantono Kaufman - Kantono Kendall - Kantono Kenedy - Kantono Kent - Kantono Kerr - Kantono Kimble - Kantono King - Kantono Kinney - Kantono Kleberg - Kantono Knox - Kantono La Salle - Kantono Lamar - Kantono Lamb - Kantono Lampasas - Kantono Lavaca - Kantono Lee - Kantono Leon - Kantono Liberty - Kantono Limestone - Kantono Lipscomb - Kantono Live Oak - Kantono Llano - Kantono Loving - Kantono Lubbock - Kantono Lynn - Kantono Madison - Kantono Marion - Kantono Martin - Kantono King - Kantono Matagorda - Kantono Maverick - Kantono McCulloch - Kantono McLennan - Kantono McMullen - Kantono Medina - Kantono Menard - Kantono Midland - Kantono Milam - Kantono Mills - Kantono Mitchell - Kantono Montague - Kantono Montgomery - Kantono Moore - Kantono Morris - Kantono Motley - Kantono Nacogdoches - Kantono Navarro - Kantono Newton - Kantono Nolan - Kantono Nueces - Kantono Ochiltree - Kantono Oldham - Kantono Orange - Kantono Palo Pinto - Kantono Panola - Kantono Parker - Kantono Parmer - Kantono Pecos - Kantono Polk - Kantono Potter - Kantono Presidio - Kantono Rains - Kantono Randall - Kantono Reagan - Kantono Real - Kantono Red River - Kantono Reeves - Kantono Refugio - Kantono Roberts - Kantono Robertson - Kantono Rockwall - Kantono Runnels - Kantono Rusk - Kantono Sabine - Kantono San Augustine - Kantono San Jacinto - Kantono San Patricio - Kantono San Saba - Kantono Schleicher - Kantono Scurry - Kantono Shackelford - Kantono Shelby - Kantono Sherman - Kantono Smith - Kantono Somervell - Kantono Starr - Kantono Stephens - Kantono Sterling - Kantono Stonewall - Kantono Sutton - Kantono Swisher - Kantono Tarrant - Kantono Taylor - Kantono Terrell - Kantono Terry - Kantono Throckmorton - Kantono Titus - Kantono Tom Green - Kantono Travis - Kantono Trinity - Kantono Tyler - Kantono Upshur - Kantono Upton - Kantono Uvalde - Kantono Val Verde - Kantono Van Vandt - Kantono Victoria - Kantono Walker - Kantono Waller - Kantono Ward - Kantono Washington - Kantono Webb - Kantono Wharton - Kantono Wheeler - Kantono Wichita - Kantono Wilbarger - Kantono Willacy - Kantono Williamson - Kantono Wilson - Kantono Winkler - Kantono Wise - Kantono Wood - Kantono Yoakum - Kantono Young - Kantono Zapata - Kantono Zavala


Pedagogio redakti

Universitatoj: Universitato de Teksaso, Teksasa A&M, Teknologia Universitato de Teksaso, kaj Rice-Universitato

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. José M. Rodríguez, "La Usona Flago, influita kaj influanta simbolo", VENTO, numero 10, Decembro 2021. p. 5.

Eksteraj ligiloj redakti