Tektono

natura procezo, kiu regas la strukturon de la Terkrusto
Por la planta genro, vidu la artikolon tektono (genro).

En geologio, tektono[1] estas natura procezo, kiu regas la strukturon, kvalitojn, kaj evoluon de la Terkrusto.[2] La tuto de tektonoj nomiĝas tektonismo;[1] la studfako de geologio pri tektonoj nomiĝas tektoniko.[1]

Klasifiko redakti

Etenda tektono redakti

Etenda tektono estas procezo, kiu plilongigas kaj maldikigas la terkruston. Tia tektono okazas, ekzemple, ĉe la disfendo de kontinenta plato.

Maletenda tektono redakti

Maletenda tektono estas procezo, kiu mallongigas kaj dikigas la terkruston. Tia tektono okazas, ekzemple, kiam kontinentaj platoj kolizias.

Frapa-glita tektono redakti

Frapa-glita tektono estas procezo, kiu movas platojn paralele inter si, ne etendante nek maletendante. Tia tektono troviĝas laŭ oceanaj kaj kontinentaj transformaj faŭltoj.

Etimologio redakti

La vorto tektono devenas de la helena vorto τέκτων téktōn “ĉarpentisto, konstruisto”. La geologia senco devenas de la fakto, ke tektono “konstruas” la formon de la terkrusto.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 tekton/o”, Plena Ilustrita Vortaro 2020 (esperante).
  2. Bouchez, Jean-Luc; Adolphe Nicolas. (2018) Principes de tectonique (france). De Boeck Supérieur.