Tele-sufloro, ankaŭ telesuflorilo (angle: autocue[1])telepromptilo (angle: teleprompter[2]) estas ekrano apud televida kamerao, kiu montras tekston. Tiu helpilo estas uzata de novaĵprezentistoj kaj aliaj parolantoj dum publikaj prelegoj, politikaj paroloj, dum televida filmoproduktado por doni la impreson de libera parolado.

skemo:
(1) Videokamero (2) kaŝaĵo
(3) Videomonitoro (4) duonreflekta spegulo
(5) Surigita bildo (6) respegulita teksto
Du telesufloriloj ĉe Latvia Televido
Du telepromptiloj ĉe Latvia Televido

Ĝenerale (dum filmado, eventolaŭtlego), oni muntas sur kameraon monitoron, kiu montras tekston sur duontravidebla vitroplato. Okaze de prelegoj kaj paroloj, oni uzas vitroplatojn sur stango dekstre kaj maldekstre de la parolanto, dum la al tiu apartenantaj monitoroj, projektiloj kuŝas sur la planko. Tiel la parolanto povas per daŭra turno de la kapo alparoli la tutan publikon, dum meze restas libera loko por la kameraoj de la ĵurnalistoj.

Oni povas rimarki uzon de tele-suflorilo en la televido se la okuloj daŭre movas de dekstro al maldekstro.

Koncertoj redakti

Telepromptiloj foje estas uzataj ĉe koncertoj por helpi kantistojn kiuj ne povas memori kantotekstojn. Tiuj telepromptiloj estas identaj al tiuj uzataj en prezentoj, aŭ estas eĉ nur sursceneja monitoro.

Tri teleprompiloj proksime de scenejo
Tri teleprompiloj proksime de scenejo

Referencoj redakti

  1. Noto: La ofte konata nomo Autocue estas derivita de tiu de la brita firmao de la sama nomo kiu unue produktis la aparatojn.
  2. Telepromptilo: vorto pli kutima en Usono, prompt = "sugesto"