Telefonheroldo

(Alidirektita el Telefonradio)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun radiotelefono.

La telefonheroldo estis reto por sciigi novaĵojn, interesaĵojn.

Tivadar Puskás, inventisto pri telefonheroldo

Unuafoje al Tivadar Puskás venis en la kapo ideo, ke la telefono servas ankaŭ dissendadon de aktualaĵoj, komunikaĵoj. En 1892 li patentis la telefonheroldon. Tiu aparato sciigis informojn laŭregule tra la telefonreto. Ĝi unue eksonis la 15-an de februaro en 1893 en Budapeŝto, poste ankaŭ aliloke.

Por funkciigi ĝin estis 3 metodoj. La unua estis uzi la telefonan reton, tiam en precizaj tempoj oni ne telefonadas, sed oni aŭskultas la aktualaĵojn. La alia metodo bezonis apartan reton, tiam ĝi povas funkcii senĉese. Fine estis solvo, se iu laŭplaĉe petas servon de telefonradio de la telefonisto.

Tiu invento estis la praradio. Stabo kolektis la aktualaĵojn helpe de telefono kaj telegrafo. Tiutempe la informoj konsistis precipe el borsaj kurzoj, sed ekde 1896 jam prezentado de opero okazis. Post la 1-a mondmilito etendiĝis la radioprogramoj, sekve la telefonradio perdis. En Budapeŝto ĝi funkciis ĝis la 2-a mondmilito.

Reĝisoro de la programoj estis Dénes Zakál, la teknika direktoro estis Emil Szvetics, inter la kolegoj menciindas Elek Magyar.

Oni faras la programon
Emil Szvetics, teknika direktoro

Fontoj redakti