Telegrafcentralo estas tiu centrejo, kie oni faras komunikadajn interligojn inter telegrafoj ŝaltitaj al la telegrafcentralo. Analoge estas ankaŭ telefoncentralo.

Centralo de Strowger estis uzata kaj ĉe telefonoj kaj ĉe telegrafoj. Maldekstre la vertikala spirala blanko estas rubandokablo, centre estas la maŝino, dekstre estas relajsoj.

Post disvastiĝo de Morsa-aparatoj oni ne uzis centralojn, la telegramoj sendiĝis itinere al la foraj celoj. Ideo de telegrafcentralo venis la kapon unua hungaro Tivadar Puskás, sed precipe la borsistoj kontraŭstaris. Laŭ ili en la centralo la mesaĝoj publikiĝus. Laŭ ideo de Puskás la telefoncentraloj disvastiĝis, nur tiam oni komencis fari telegrafcentralojn laŭ sistemo de telefoncentraloj.

Foje la telegrafcentralo estis la sama, ol la telefoncentralo, foje oni produktis centralon por telegrafoj. Komence estis malaŭtomataj telegrafcentraloj, kiujn sekvis la aŭtomataj centraloj, fine oni produktis elektronikajn centralojn.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.