Por samtitola artikolo vidu la paĝon Telesto.

Telesto estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno. Ĝi sekvas la saman orbiton kiel Tetiso.

Telesto
Natura satelito  de Saturno (XIII)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Telesto (Cassini, oktobro 2005)
Telesto (Cassini, oktobro 2005)
Telesto (Cassini, oktobro 2005)
satelito de Saturnoregula satelito
Oficiala nomo Saturno XIII
Aliaj nomoj S/1980 S 13 vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Telesto vd
Malkovro
Malkovrintoj Bradford A. Smith,
Harold J. Reitsema,
Stephen M. Larson,
John W. Fountain
Dato de malkovro 8-a de aprilo 1980[1]
Loko de malkovro Usono
Unua superflugo Cassini
(11-a de oktobro 2005)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 294 619 km
Discentreco 0
Klinangulo 1,19°
Periodo 1,888 tago
Fizikaj ecoj
Diametro 29 × 22 × 20 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
7,2 × 1015 kg
1 × 103 kg/m3
~0,0033 m/s2
~9 m/s
Rotacia periodo kaptita rotacio
Aksa kliniteco 0
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 0
Surfaca temperaturo ?
Albedo 0,994
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 18
vdr

Malkovris ĝin Bradford A. Smith, Harold J. Reitsema, Stephen M. Larson kaj John W. Fountain de la "Lunar and Planetary Laboratory" de la Universitato de Arizono. Ili maldaŭre nomis ĝin S/1980 S 13. Sekvantajn monatojn, oni faris de ĝi plurajn observojn kun nomoj S/1980 S 24[2], S/1980 S 33[3] kaj S/1981 S 1[4].

Orbito redakti

En 1980, Seidelmann kaj al.[5] montris ke Telesto situas en la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Tetiso - Saturno, tie estas sur la sama orbito, kun antaŭiro de 60° (aŭ 1/6 da orbito). Tia punkto estas foje nomata "Troja punkto", pro tio, Telesto[6] estas dirata troja satelito de Tetiso.

Kalipso, alia "troja satelito" sekvas la saman orbiton kaj situas en la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Tetiso - Saturno.

Ecoj redakti

Ĝia denso, 103 kg/m3, pensigas ke ĝi konsistas el akva glacio.

La superflugo fare de la kosmosondilo Cassini je la 11-a de oktobro 2005 montris surfacon surprize blankan kaj glatan, malriĉan je krateroj.

Nomo redakti

La satelito ricevis sian nomon, aprobitan de IAU[7], laŭ tiu de Telesto, unu el la oceanidinoj, filinoj de Oceano kaj Tetiso.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti