Televokilo estas unudirekta simpla komunikilo, nur por ricevi mesaĝojn; ĝi rivalis kun poŝtelefono dum la komenca periodo de la porteblaj telefonoj.

Televokiloj

La duonmanpleno da aparato kroĉiĝas al zono de persono, kiu ofte ne estis ĉetelefone. La televokilaj kompanioj kolektis abonulojn, kiuj ricevis aparaton. Se oni vokis abonulon, difinita frekvenco direktiĝis al la televokilo. Tio zumadis aŭ tintiladis kaj en la fenestro aperis telefonnumero. La abonulo serĉis (fiksan) telefonon kaj vokis la telefonnumeron. Estis ankaŭ tiaj aparatoj, kiuj montris ne nur numeron, sed ankaŭ mallongan tekston.

La televokilo faris pli efika laboradon de la deĵorantoj, sed kiam la porteblaj telefonoj tute disvastiĝis, la televokiloj velkis.