Temo (muziko)

temo de muzika verko

Temo estas karakteriza, en si mem ferma aŭ malferma muzika ideo, kiu rezultas el motivoj kaj ilia pluŝpinado kaj povas estis prilaborata kaj ŝanĝata en muzikaĵo, movimento aŭ movimentero.

Ne ĉiu muziko baziĝas sur temoj. Ĉi tiu muzika unuo grave rolas en la eŭropa muziko ekde la renesanco, ĉefe tamen post la baroko kaj la klasikismo grave rolas en komponaĵoj. En la buŝe tradiciata popola muziko tamen oni ne parolas pri temoj, sed pri karakterizaj kanto-, danco- kaj melodiformoj. En la moderna ĵazo kaj tie precipe en la Bebop uzeblas la nocio bebop head.

La nocio de la "temo" sin montras precipe en la rigida formo de la fugo, kiu estas tipa por la barokmuziko: La fugo ĉiam komencas per unua voĉo, kiu prezentas la temon. La komenca melodio de la ankoraŭ senakompana ĉefvoĉo do identas kun la temo. Pluaj voĉoj aliĝas, kiuj enprenas la temon, ripetas ĝin sur aliaj tonŝtupoj kaj interligiĝas kun la aliaj voĉoj je arta plektaĵo. La temo ne estas la ununura materialo, kiu estas pluellaborata kaj destinas la sinsekvon de la verko. Je tio ĝi povas esti ŝanĝata diversmaniere laŭ la reguloj de la kontrapunkto.

En la klasikisma epoko la temo akiris la centran lokon en la ekspozicio de la sonata formo. Tie ĝi aperas kiel akompanata melodio,plejofte rigide dividita. Ĉi tiun sekvas post transkonduko plua, kontrasta temo. El la motivoj kaj figuroj de ambaŭ temoj la komponisto evoluigas la mezan parton de sonata formo, la "trakondukon", antaŭ ol la "reprizo" ripetas la elirtemaron kaj finas la pecon.

En la romantiko la komponistoj traktis la temon malpli rigide kiel memstara melodia-harmonia-ritma ideo, tiel ke ĝi perdis sian klare limigeblan konturon. Ĉe Schuman ekzemple gravan rolon ludis la idealo de "infinita", ĉiam plu iranta melodio.

Vidu ankaŭ redakti

Temodualismo