Tempa kapsuloletero al estonto estas mesaĝo, kiun oni foje sendas al si mem, aŭ al siaj posteuloj, aŭ al iu ajn, kiu retrovos la mesaĝon post paso de tempo. La leteroj al estonto kutime estas metataj en fortikan ujon (de kie la nomo tempa kapsulo) kaj kaŝataj en fidinda loko. Ofte la mesaĝo estas enterigata aŭ metita en fundamenton de konstruaĵo aŭ monumento. Ofte tian mesaĝon sendas grupo de individuoj kaj okazigas lige kun tio honoran eventon, vokas ĵurnalistojn ks. Se la mesaĝo estas lokita en publika loko, oni kutime indikas, kiam necesas la kapsulon malfermi. La teksto de la mesaĝo povas esti malkaŝita (publikigita) ĉe la enkapsuligo aŭ ne (kaj tiam ĝi restas mistero ĝis la elkapsuliĝo en certa dato). Tempa kapsulo ofte enhavas ankaŭ la ĉiutage uzatajn aĵojn el la tempo, el kiu ĝi estas sendata, kaj ankaŭ fotojn, bildojn, sonregistrojn ktp.

Tempa kapsulo en Usono, sendita el 1996 al 2075
Orkovrita alumena tabulo, mesaĝo al estonto forportita per satelito Pioneer 10

Ekzemploj de tempaj kapsuloj redakti

  • En 2000 dum festado de 75-jariĝo de internacia infanripozejo "Artek" (Krimeo) estis malfermita la tempa kapsulo, kiun sendis sovetiaj pioniroj (sovetia versio de skoltoj) el 1960-aj jaroj. La mesaĝon subskribis 1200 ripozantaj en "Artek" pioniroj el ĉiuj respublikoj de Sovetunio. Ĉiujn 40 jarojn la mesaĝo staris en metala raketo meze de unu el la placetoj de la granda ripozejo. Laŭ la honore eligita mesaĝo, pioniroj de la 1960-aj kredis, ke en 2000 ĉiuj popoloj de la Tero vivas en paco, homoj facile vojaĝas al la Luno, kaj en "Artek" mem ekzistas propra kosmodromo... La ĉeestantoj estis tre kortuŝitaj.
  • En 2000 mezlernejanoj en Merkena distrikto de la Ĵambila provinco de Kazaĥio honore malfermis senditan el 1968 metalan tempan kapsulon. La kapsulo enhavis leterojn kaj fotojn, kiujn sendis apartaj pioniroj de la mezlernejo, kaj detalan priskribon de la pionira agado, pri kiu okupiĝis mezlernejanoj en 1968.

Senditaj en la satelitoj Pioneer 10, Pioneer 11 kaj Voyager mesaĝoj al eventualaj eksterteranoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel tempaj kapsuloj. La mesaĝoj estas registritaj en temporezistaj materialoj (kiel oro) kaj teorie povas elteni jarmilojn antaŭ ol iu retrovos ilin aŭ ili detruiĝos pro iu kialo.