La tempio (latine tempus, plurale tempora, adjektive temporalis) estas flanka regiono de la kapo, inter la okulo kaj la orelo. Batoj kontraŭ tiu parto de la kranio estas aparte damaĝaj, ĉar sub la krania osto tiuregione situas la meza kaj interna partoj de la orelo kaj kompreneble la cerbo. La germana termino "Schläfe" (de la vorto "Schlaf", dormo) aludas al tio, ke la dormanto kuŝas aparte sur tiu kapoparto.

La tempia regiono

Anatomio redakti

La tempia regiono (latine regio temporalis) karakteriziĝas de la anatomiaj detaloj de la tempia osto (latine os temporale). Temas pri la malantaŭa parto de la arko zigoma (arcus zygomaticus) kaj la tempia fosaĵo (fossa temporalis). En la fosaĵo situas unu el la muskoloj necesa por maĉado, la tempia muskolo (musculus temporalis). Apud la tempia osto ankaŭ la granda alo de la sfenoida osto (os sphenoidale) konsistigas la ostan strukturon de la regiono.

La nervoj de la regiono estas la orelo-tempia nervo (nervus auriculotemporalis) kaj la zigomo-tempia branĉo (ramus zygomaticotemporalis) de la zigoma nervo (nervus zygomaticus). La tempia muskolo ricevas siajn impulsojn de la profundaj tempiaj nervoj (nervi temporales profundi) de la mandibla nervo (nervus mandibularis).

La surfacaj partoj de la tempia regiono ricevas arterian sangon kaj do oksigenon de la surfaca tempia arterio (arteria temporalis superficialis), branĉo de la ekstera karotida arterio (arteria carotis externa). La profundaj partoj ricevas arterian sangon de la profundaj tempiaj arterioj (arteriae temporales profundi), kiuj estas branĉoj de la makzela arterio (arteria maxillaris).

"Grizaj tempioj" redakti

La esprimo "grizaj tempioj" ne aludas al la tempio mem, sed nur al la harkoloro en tiu kapoparto, kiu dum la proceso de aĝiĝo aparte ĉe viroj komencas griziĝi ĉi-tie. Laŭ iuj homoj tiuj grizaj tempioj asociigas iuspecan vivosperton kaj patrecan zorgon pri la proksimaj homoj; objektive ili simple estas signo de aĝiĝo kaj forkonsumiĝo de iu mineraloj el la homa korpo.