Templo de la Enskriboj

La Templo de la EnskribojTemplo I, estas ceremonia-funebra templo konstruita en la jaro 675p.K. de la majaoj, situanta en Palenko. Temas pri la plej alta kaj grava konstruaĵo el la nunaj konstruaĵoj de la antikva urbo de la malfrua klasika majaa periodo, Lakam Ha, ĉefurbo de la regiono B'akaal, situanta nuntempe en la meksika subŝtato Chiapas, proksime al rivero Usumacinto.

Templo de la Enskriboj
ŝtupa piramido [+]
Koordinatoj17° 29′ 1″ N, 92° 2′ 48″ U (mapo)17.4836-92.0468Koordinatoj: 17° 29′ 1″ N, 92° 2′ 48″ U (mapo)

Templo de la Enskriboj (Meksiko)
Templo de la Enskriboj (Meksiko)
DEC
Templo de la Enskriboj
Templo de la Enskriboj

Map
Templo de la Enskriboj
Vikimedia Komunejo:  Palenque - Temple of inscriptions [+]
vdr
Panorama vidaĵo de la Templo de la enskriboj en Palenko, Meksiko.
Video pri Pakalo la Granda en la Templo de la Enskriboj de la jutuba kanalo Scivolemo.

Ĝi estis konstruita sub la regado de Pakalo la Granda (603 p. K.- 683 p. K.), kaj finkonstruita dum regado de sia filo Ĉan Bahlum la 2-a. Ĝi estis kreita nur por glorigi la reganton Pakalo vive kaj gastigi lian korpon post la morto. Malgraŭ tio ke la templo estis esplorita dum 200 jaroj, en 1949, la arkeologo Alberto Ruz Lhuillier, malkovris la aliron al la sekreta tombo de la templo moviĝinte granda tomboŝtono.