Templobloko estas muzikilo, kiu apartenas al la kategorio de la idiofonoj. Oni produktas ĝin kutime el ligno aŭ plasto. Ĝi havas la formon de du konkoj, kiuj estas direktitaj kun la buŝo unu kontraŭ la alia. Batante sur temploblokojn oni generas mildan, sed fortan sonon.