Tempospeciokronospecio estas grupo de unu aŭ pliaj specioj devenaj el anagenezo kio implicas konstantajn kaj uniformajn ŝanĝojn el formortinta praa formo en evolua skalo. Tiu sekvenco de ŝanĝoj eventuale produktas populacion kiu estas fizike, morfologie, aŭ genetike distinga el la originaj prauloj. Pere de tiu ŝanĝo, estas nur unu specio en la stirpo je ĉiu ajn momento de la evoluo, male al kazoj de diverĝa evoluo kio produktas samtempajn speciojn kun komuna praulo.

La rilata termino paleospecio (aŭ latine palaeospecies) indikas formortintan specion nur identigitajn el fosilia materialo. Tiu identigo rilatas sur distingaj similecoj inter la plej fruaj fosiliaj specimenoj kaj kelkaj proponitaj descendantoj (posteuloj), kvankam la preciza rilato al la malfrua specio estas ne ĉiam difinita. Pli precize la gamo de variado ene de la fruaj fosiliaj specimenoj ne superas la observatan gamon kiu ekzistas en la lasta specio.

Paleospecio identigas formortintan subspecion kiu evoluas en la nune ekzista formo. Tiu konekto kun relative ĵusaj variadoj, kutime el la fina Pleistoceno, ofte rilatas al aldonal informo disponebla per subfosilia materialo. Plej el la nunaj specioj ŝanĝis laŭ grando adaptante al klimataj ŝanĝoj dum la lasta glaciepoko (vidu artikolon Regulo de Bergmann).