Teodolito

Teodolito estas instrumento kiu precize mezuras horizontalajn kaj vertikalajn angulojn. Ĝi esta uzata en la geodezio (termezurado).

Historia teodolito

Laŭ Francisko Azorín teodolito estas Topografia aparato por mezuri vertikalajn k. horizontalajn angulojn. Ĝiaj ĉefaj elementoj estas: lorno k. objektivo, fadenaro, rigardolenso k. fokusa ŝraŭbo; limbo gradumita, nivelilo k. stativo.[1] Li indikas etimologion el la greka theaomai + dolotos (vidi malproksimen).[2]

Teodolito

La aparato fakte ne estas pli ol lorno kiu turniĝas laŭ du aksoj: vertikala akso, ankaŭ nomata unua akso kaj horizontala akso, ankaŭ nomata dua akso.

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 199-200.
  2. Azorín, samloke.