Teodoro la 1-a (papo)

papo de la katolika eklezio

Teodoro, latine Theodorus I, greke Θεόδωρος Α΄, (naskiĝis nekonatan daton en Palestino sed estis grekdevena, mortis 649) estis papo ekde 642 ĝis sia morto. La patro de Teodoro estis Patriarko de Jerusalemo. Li estis monaĥo kaj fuĝis al Romo pro tiamaj persekutoj de Bizanca imperio kontraŭ monaĥismo. Li estis farita kardinalo en Romo, kaj poste elektita papo. Li batalis kontraŭ monotelismo apogita de bizanca imperiestro Heraklio, kaj poste de imperiestro Konstanto la 2-a. Li ekskomunikis du Patriarkojn de Konstantinopolo pro herezo. Li kunvokis la Koncilion de Laterano, sed mortis antaŭ la komenco de tio.

Teodoro la 1-a
73-a papo de la katolika eklezio
Pontifiko de 27-a de novembro 0642 [#]
ĝis 14-a de majo 0649 [#]
Antaŭulo Johano la 4-a
Sekvanto Marteno la 1-a
Persona informo
Naskiĝo
en Jerusalemo
Morto 17-an de majo 649 (0649-05-17)
en Romo
Tombo Malnova baziliko de Sankta Petro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis unua papo kiu uzis la titolon "suvereno".