Teor

frakcio de la komunumo Rivignano Teor

Teor - jen itale, friule Teôr - estas eksa komunumo en la orienta parto de Italio, kiu ekde la 1-a januaro 2014 estas frakcio de la komunumo Rivignano Teor.[1] Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'Provinco Udine'. Ĝis la limo al Slovenio oriente estas iom malpli ol 60 kilometroj, ĝis la laguno de Marano sude, kiu jam estas parto de la Adriatika Maro, estas malpli ol 15 kaj ĝis la loko Lignano Sabbiadoro ("Linjano orsabla" en Esperanto), kie vere estas la marbordo, estas 26. Fine de 2011 en la komunumo vivis 1 954 loĝantoj. Kristana patrono estas unu el pluraj sanktuloj nomataj Maŭro, kies memortago, 26-a de novembro, sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Palazzolo dello Stella, Pocenia kaj Ronchis, kaj kompreneble la frakcio Rivignano de la komunumo Rivignano Teor.

Teor
'
Teor
eksa komunumo en Italio • loĝloko en Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco UD Udine
Geografia situo 45° 51′ N, 13° 3′ O (mapo)45.8513.05Koordinatoj: 45° 51′ N, 13° 3′ O (mapo)
Alto super marnivelo 12 m
Areo 16 km²
Najbaraj komunumoj Palazzolo dello Stella, Pocenia kaj Ronchis
Patrono sankta Maŭro
Festa tago 26-a de novembro
Poŝtkodo 33061
Imposta kodo L101
Kodo laŭ ISTAT 030119
Telefona prefikso 0432
Retpaĝo
Loko en mapo
vdr

Referencoj redakti

 
la kirko sankta Maŭro