En scienco, la Teorio Gaja estas klaso de sciencaj modeloj de la biosfero en kiuj vivo nutras kaj konservas taŭgan staton por si mem per influo al la tera medio. La unuan tian teorion kreis la angla atmosfera sciencisto James Lovelock en 1969. Li hipotezis ke la vivanta materio de la planedo funkcias kiel unuopa organismo kaj nomis tiun memregan sistemon pri la Greka diino Gaja.

La teorio Gaja havas ne-sciencajn antaŭaĵojn en la ideoj de kelkaj kulturoj. Hodiaŭ, la nomon “teorio Gaja” kelkfoje uzis ne-sciencistoj por teorioj pri memrega tero kiuj estas ne-sciencaj sed estas inspiritaj de la sciencaj modeloj.

Vidu ankaŭ redakti