Teplice

distrikta urbo en Ĉeĥio

Teplice (ĝis 1948 Teplice-Šanov, germane Teplitz-Schönau, antaŭe ankaŭ Töplitz) estas distrikta urbo en Ĉeĥio kun 50 843 loĝantoj (2023), situanta en norda Bohemujo, ĉe montarpiedo de la Ercmontaro. Ĝi estas signifa banloka centro kaj centro de vitroindustrio, ceramiko, teksindustrio, maŝinindustrio kaj kemioindustrio. La banloko uzas termoradioaktivajn fontojn. Oni kuracas ĉi tie malsanojn de movorganoj, nervorganoj kaj cirkulorganoj. En la ĉirkaŭaĵo de la urbo okazas supraĵa minado de brunkarbo, kiu komune kun la industria agado malpurigas vivmedion. Sed ekologiaj problemoj en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento karakterize pli malgrandiĝis. En la urbo agadas teatro kaj orkestro de Nordbohemia ŝtata filharmonio.

Teplice
germane Teplitz, antaŭe germane Töplitz-Schönau
urbo
Kastela placo kun preĝejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Teplice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Teplice
Administra municipo Teplice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Bohemia mezmontaro
Konata loko Doubravská hora
Memorindaĵo Ruĝa preĝejo (Teplice)
Situo Teplice
 - koordinatoj 50° 38′ 29″ N 13° 49′ 28″ O / 50.64139 °N, 13.82444 °O / 50.64139; 13.82444 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 399 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 200 m s. m.
Areo 23,78 km² (2 378 ha)
Loĝantaro 50 843 (2023)
Denseco 2 138,06 loĝ./km²
Baseno Mosta baseno
Ĝardeno Botanika ĝardeno Teplice
Unua skribmencio 1057
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 415 01
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0426
NUTS 5 CZ0426 567442
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 7
Bazaj setlejunuoj 37
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Teplice
Retpaĝo: www.teplice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Proboštov, Jeníkov, Modlany, Krupka, Lahošť, Novosedlice, Srbice, Újezdeček, Zabrušany, Bystřany, Dubí, Kladruby kaj Košťany.

Geografia situo redakti

Teplice lokas en alteco de 230 metroj super marnivelo ĉe la suda bazo de la Ercmontaro, norde de la bohema mezalta montaro en la nordbohmuja baseno. Oriente elstaras la Doubravská hora (Teplica Kastelmonto) (393 metroj super marnivelo).

Historio redakti

Laŭ arkeologiaj trovaĵoj la fontoj en Teplice estis konataj jam al keltoj. Judita, edzino de Břetislav la 2-a, lasis apud la kuracfontoj post la jaro 1158 fondi monaĥinejon de benediktanoj („ad aquas calidas“, te. ĉe varmaj fontoj; la monaĥinejo ĉesis ekzisti en la 15-a jarcento dum husanaj militoj). Ĉe la monaĥinejo plinombriĝis plua loĝigo kaj en la 13-a jarcento estiĝis urbeto. Evoluo de banlokaferoj komenciĝis en la 16-a jarcento. Tiam ĉi tie Volf el Vřesovice konstruis ŝtonan konstruaĵon kun apartigitaj basenoj por viroj kaj virinoj, kuracejon kaj banlokajn loĝigejojn. En la jaro 1643 la banloko kaj la urbo fariĝis posedaĵo de imperiestra generalo Jan el Aldringen kaj familio de Clary-Aldringen-idoj konservis Teplice-on ĝis la jaro 1945. Incendio en 1793 kaŭzis konstruadon de novaj banlokaj kaj urbaj konstruaĵoj en klasicisma kaj empira stiloj. Teplice spertis la plej grandan prosperon en la 1-a duono de la 19-a jarcento, kiam la urbon vizitis vico da famaj personecoj. La banlokon vizitis potencaj regantoj (aŭstria imperiestro Ferdinando la 1-a, prusia reĝo Vilhelmo la 3-a, rusa caro Aleksandro la 2-a (Rusio)) kaj ankaŭ intelektuloj kaj artistoj (Johann Wolfgang von Goethe, Ludwig van Beethoven, Frédéric Chopin, Alexander von Humboldt, A. Schopenhauer, Richard Wagner, František Palacký, Jan Neruda ka.). Tiam alvojaĝis ĝis Teplice ĉirkaŭ 13 000 gastoj dum sezono kaj la urbo havis kromnomon Malgranda Parizo. La evoluo de industrio kaj la minado de karbo en la 2-a duono de la 19-a jarcento kaj precipe post la jaro 1945 kontribuis al retiriĝo de la internacia renomo de Teplice.

Al parte konservinta romana konvento ligas devena renesanca kastelo plilarĝigita en la jaroj 15901607. La objekto estis pli malfrue baroke kaj empire alikonstruata. En kortego estas rare konservinta romana kripto kaj bazplano de eksa monaĥineja baziliko. En kastelaj ejinternoj estas ĉambroj kun stila ekipaĵo kaj muzea ekspozicio de distrikta muzeo. Kastela parko el la 17-a jarcento estis en la 18-a jarcento reguligita en angla stilo. La valoraj empiraj banlokaj konstruaĵoj estas el la 1-a duono de la 19-a jarcento. Super la plej malnova fonto Prafonto staras pavilono el la jaroj 18381839.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
186910 155
188014 841
189031 056
190044 626
191050 896
192152 655
JaroLoĝantoj
193030 799
195035 466
196146 750
197050 658
198053 964
199153 004
JaroLoĝantoj
200151 060
201149 640
201450 024
201649 959
201749 697
201849 563
JaroLoĝantoj
201949 575
202049 731
202148 428
202248 766
202350 843

Místní části redakti

  • Teplice
  • Prosetice (sudoriente de la centro)
  • Nová Ves (sudokcidente de la centro)
  • Řetenice (okcidente de la centro)
  • Hudcov (la plej okcidenta parto de Teplice)
  • Trnovany, devene agrikultura municipo, kie en la 19-a jarcento eksidis grandega industrio, pfrecipe ceramika. Dum la 1-a duono de la 20-a jarcento ĝi estis poste memstara urbo, poste kunigita kun Teplice. En la 1970-aj jaroj okazis areaj malkonstruoj de la malnova konstruareo, por ke ĝi liberigu lokon por panelaj loĝdomaroj.
    • Anger (banloko de Anger, Angerteich), parto de Trnovany
  • Sobědruhy

Famuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti