Tera gamo-radia ekbrilo

La Tera gamo-radia ekbrilo' (Terrestrial gamma-ray flashes (TGFs) estas gamo-radia ekbrilo en la Tera atmosfero. Ĝi havas la daŭron de 0,2 ĝis 3,5 milisekundoj (tiel ili estas nevideblaj por la homa okulo) kaj havas la energion de ĝis 20 MeV. Ĝi estiĝas verŝajne pro la elektraj kampoj produktitaj super la fulmotondroj.

La tera gamoradia ekbrilo estis malkovrita en 1994 en BATSE (Burst and Transient Source Experiment) en Gamo-radia Observatorio Compton, NASA. Oni planas enorbiti sateliton "Firefly" en 2010-11 por analizi, registri la fenomenon.