La terekspansio, aŭ tera ekspansio estas teorio, kiu provas kialigi la movon kaj la situon de la kontinentoj sur la surfaco de Tero per hipotezo de grandiĝo de la tera radiuso de po 1 ĝis 100 milimetroj ĉiu jaro.

Ekspansianta Tero

Tiu teorio, tre polemikita, estas nun forlasita, al profito de tiu de la kontinenta drivo, sed, nuntempe, estas ĉiam subtenata far de partizanoj de Samuel Warren Carey.

Tia ekspansio povus okaziĝi, aŭ kun konstanta maso (kvazaŭa ŝvelo) aŭ kun kreskanta maso, per sorbo de ekstera materio.

Oni ne konfuzu la terekspansion kun la akrecio, kolekto de meteoroidoj kaj aliaj kosmaj polvoj far de planedoj

Historio redakti

En 1889, kaj 1909 Roberto Mantovani hipotezis ke ununura kontinento kovris la praan surfacon de Tero, kiu tiam estis malpli vasta ol nun. Pro vulkana aktiveco, Tero grandiĝis; la terkrusto disŝiriĝis en pluraj fragmentoj kaj akvo plenigis la interspacojn.

Estis la unua fojo, kiam oni elvokis nocion pri prakontinento, kiun Alfred Wegener nomos Pangeon.

Fizikaj kialoj redakti

En 1888, Ivan Osipovich Jarkovskij provis ekspliki la graviton kiel sorbo de etero far de la korpoj. La maso de la kosmaj objektoj tiam grandiĝus. Sed la ekzisto de etero restis nepruvita.

En 2004, la germana fizikisto Konstantin Meyl proponis ke Tero sorbus la sunajn neŭtrinojn. Ĉi-tiu hipotezo prediktas, ke suneklipsoj estigus tertremojn.

Claude Deviau proponis similan hipotezon: Magnetaj unupolusoj emisitaj el Suno amasiĝus ĉe la teraj polusoj kaj transformiĝus al hidrogeno.

Iuj volas kialigi la grandecon de pratempaj bestoj, kiel la dinosaŭroj per malpli forta tera gravito, pro malpli granda tera maso en tiuj-ĉi tempoj; sed ĝis nun, neniu bone konata fizika proceso klarigas plimasiĝon de Tero.

En 1938, la fizikisto Paul Dirac sugestis, ke la gravita konstanto malkreskas. Tio instigis la germana fizikisto Pascual Jordan aserti, ke la planedoj grandiĝas pro "malstreĉo" de iliaj interoj. Jordan opinis, ke la tera radiuso duobligis dum la lasta cento da milionoj da jaroj.

La rusa geologo Vladimir Larin hipotezis, en 1993, ke la terkerno konsistiĝas el metalaj hidridoj kiu estus pli densa ol la metalo mem. La liberigo de hidrogeno estigas malpligrandeco de la denseco de Tero. Tiu teorio klarigas ankaŭ la ĉeston de akvo sur Tero.

Nuntempe, pli bona kono pri la meĥanismoj de la tektona plato kaj pri fenomenoj de subdukcio senvalidigis la teorion pri terekspansio.

 

Eksteraj ligiloj redakti