Teresa Rosell i Capdevila

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Teresa ROSELL I CAPDEVILA (1872-1954). Kataluna element-lerneja instruistino kaj esperantisto. Sekretariino de la Esperanto-grupo de Vilanova i la Geltrú, en kiu ŝi instruadis laŭlonge de 30 jaroj Esperanton kaj la katalunan, ĝis la venko de la faŝisma armeo en la enlanda milito (1936-1939), kiu senigis ŝin de ŝia laboro kaj puŝis ŝin en mizeron. Aŭtoro de ĉiusemajna “Esperanta Fako” en Diario de Villanueva y Geltrú en la jaro 1910. Ŝi estis fratino de Eulàlia Rosell i Capdevila.

Teresa Rosell i Capdevila
Persona informo
Naskonomo Teresa Rosell i Capdevila
Naskiĝo 6-an de februaro 1872 (1872-02-06)
en Vilanova i la Geltrú
Morto 20-an de junio 1954 (1954-06-20) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)o Eulàlia Rosell i Capdevila
Okupo
Okupo esperantisto • instruisto de la kataluna lingvo
vdr

Fontoj redakti