Teritoriaj bandoj oni nomis en la erao de la svingbandojn de la 1930-aj jaroj tiujn bandojn, kiuj ne loĝis en la ĉefurboj de ĵazo kiel NovjorkoĈikago kaj krome estis limigitaj je sia agadradio sur difinita teritorio, kiun ili defendis en bandobataloj - konkursoj kontraŭ aliaj bandoj.

Ĉi tiuj bandoj kovris la tutan teritorion de Usono, je kio ili grave kontribuis al la popularigo de svingo, do de moderna dancmuziko, tamen la plej multaj bandoj ne ricevis la eblecon surdiskigi sian muzikon. Ekzistis ili laŭ diversaj stilaj nuancoj de dancmuziko kaj ili estis kunmetitaj ĉefe el nigruloj. Komence ili vojaĝis per trajno kaj instrument-ŝarĝaŭto, poste kun vojaĝbusoj. La malprosperiĝo de ĉi tiu instrumenta muzikkulturo, kiu originis antaŭ 1920, ĝis la masiva pereo de la bandegoj komencis en la malfruaj 1940-aj kaj fruaj 1950-aj jaroj, havus diversajn kaŭzojn, inter ili la Granda Depresio en la 1930-aj jaroj, la rigidaj sindikatoj, la radio, la amplifata kantado, amplifataj instrumentoj kaj la fermado de la danchalegoj, kiuj proponis lokon por ĝis 3000 dancantoj kaj kiuj akustike devis esti konforme prisonataj.

Kiel plej grava centro de ĉi tiu „teritoria ĵazo“ validas retrorigarde Kansasurbo (nodo de trafikvojoj, kie la bandoj plejofte devis travojaĝi kaj kie regule okazis bandkonkursoj) kaj la meza okcidento kaj la sudo de Usono. El ĉi tiu regiono ne nur devenis la plej konataj bandoj de kansasurba ĵazo ekz. tiu de Count Basie, Andy KirkJay McShann, sed ankaŭ nuntempe malpli konataj bandoj kiel tiu de George E. Lee, Bill Brown and His Brownies kaj la Hunter's Serenaders. Multaj ĵazmuzikistoj poste famiĝontaj kiel Jimmy Crawford, Budd Johnson, Jimmy RushingWalter Page ludis komcence de siaj karieroj en teritoriaj bandoj.

Al la plej fruaj el ĉi tiuj bandoj apartenis tiu de Alphonse Trent. Ĝi aktivis proksimume unu jardekon ĝis 1934 en la regiono ĉirkaŭ Dallas, Teksaso. Ankaŭ en Teksaso, en San Antonio ludis la orkestro de Troy Floyd. Oklahomo estis la centro de la Blue Devils, la bando de la posta basisto de Basie, Walter Page. Krom Rushing el lia bando venis Basie mem, Lester Young, Buster Smith kaj Hot Lips Page. Ekde Ĉikago vojaĝis Al Katz and his Kittens kiel Novelty Band.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti