Teritoria organizado de Alĝerio

Alĝerio estas dividata en 48 vilaja (provincoj), 553 daira (Distriktoj de Alĝerio) kaj 1541 baladijah (municipoj, en franca: kommune). La ĉefurbo de baladijah, daira, aŭ provinco (kiu estas ankaŭ la plej granda urbo de tiuj) ĉiam donas al tiuj entoj sian nomon, eĉ Alĝero, la ŝtata ĉefurbo donas sian nomon (El Djazayar, nome araba nomo kaj por la urbo kaj por la lando).

Laŭ la Alĝeria Konstitucio, vilaja estas teritoria kolektivo kiu ĝuas ekonomian kaj diplomatian libron, nome APW, aŭ "Popola Provinca Parlamento/Provinca Popola Parlamento" (nome Assemblée Populaire Wilayale, en franca) estas la politika ento kiu regas provincon, regata de "ŭali" (Guberniestro), kiu estas elektita de la Alĝeria Prezidento por kontroli la decidojn de la APW; tiu havas ankaŭ prezidenton, kiu estas elektita de la membroj de la APW, kiuj estas elektitaj de la Alĝerianoj mem.

Alĝerio estas prezidentisma respubliko en Nordafriko kies administra divido konsistas el 48 provincoj ekde la jaro 1983.

Mapo de la provincoj de Algerio ordigitaj laŭ la oficiala numerigado.

Provincoj redakti

La provincoj estas la jenaj: