Administra divido de Gronlando

Gronlando estas administre dividata en municipoj kaj du regionoj ne aldonitaj. Ĉi tiu divido, okazigita per la kunfandiĝo de la malnovaj gronlandaj municipoj, ekviglis la 1-an de januaro 2009.

Administraj dividoj de Gronlando ekde la 1-a de januaro 2009.

Municipoj de Gronlando redakti

Nomo Areo Loĝantaro (loĝdenso) Malnovaj municipoj Situo
Kujalleq (gronlande Kommune Kujalleq) 32 000 km² 7 755 loĝ. (0,24 loĝ./km²)  
Qaasuitsup (gronlande Qaasuitsup Kommunia) 660 000 km² 17 867 loĝ. (0,03 loĝ./km²)  
Qeqqata (gronlande Qeqqata Kommunia) 115 500 km² 9 627 loĝ. (0,08 loĝ./km²)  
Sermersooq (gronlande Kommunekarfiq Sermersooq) 635 600 km² 20 998 loĝ. (0,03 loĝ./km²)  

Oni aldonas al ĉi tiuj kvar municipoj la nealdonitajn regionojn de la Gronlanda nacia parko (972 000 km²) kaj de la Aerbazo Thule, fakte situanta en la municipo Qaasuitsup.