Teritoria organizado de Kartvelio

La teritorio de Kartvelio estas dividata en 10 regionoj (kartvele: Mjare, მხარე) kaj du aŭtonomaj respublikoj: Abĥazio kaj Aĝario.

Regionoj de Kartvelio
Kodo Regiono Ĉefurbo
1 Aŭtonoma Respubliko Abĥazio Suĥumo
2 Samegrelo-Zemo Svaneti Zugdidi
3 Gurio Ozuvgeti
4 Aĝario Batumi
5 Raĉa-Leĉĥumi kaj Kvemo Svaneti Ambrolauri
6 Imereti Kutaisi
7 Samcĥe-Javaĥeti Aĥalciĥo
8 Ŝida Kartli Gori
9 Mcĥeta-Mtianeti Mcĥeta
10 Kvemo Kartli Rustavi
11 Kaĥeti Telavi
12 Tbiliso Tbiliso

La statuso de la antikva aŭtonoma administra distrikto Sud-Osetio estas negocata kun la sendependisma prorusa registaro establita en la regiono. La sendependisma registaro postulas la nordon de Ŝida Kartli kiel propra teritorio, kaj ankaŭ kelkajn partojn de najbaraj regionoj.