Teritorio estas areo sub posedo de besto (inter ili homo) aŭ socia grupo, de organizaĵo aŭ eĉ ŝtato. Oni uzas, sekve, la vorton en biologio, psikologio, sociologio, geografio ktp. Estas, krome, multaj metaforaj uzoj vorto teritorio (en goo, ekzemple, teritorio (goo)), sed ĉiuj rilatas al areo, parto de pli granda spaco sub influo de individuo aŭ individuebla aĵo.

Politike, teritorio estas tera surfaco de Ŝtato, suverena aŭ ne. Laŭ internacia juro, teritorio estas nepra kondiĉo por agnosko de ŝtato, pro tio, Vatikano bezonis akiri kaj konservi sian tre etan teritorion. Krom tera surfaco, estas parto de ŝtata teritorio, la aera spaco, kaj la apudaj maraj akvoj.

En geopolitiko, oni uzas ankaŭ la vorto teritorio por dependaj ŝtatoj.

Multaj landoj nomas "teritorioj" kelkajn specojn de administraj eroj. Kanado kaj Norvegio, ekzemple, nomas kelkajn partojn de siaj landoj kun tre malmultaj loĝantoj "teritorioj" (ekz. Nordokcidentaj Teritorioj). "Teritorioj" nomiĝas ankaŭ la dependaj teritorioj de Usono, kiuj estas sub administrado de Usono, sed ne estas parto de iu el ĝiaj 50 subŝtatoj aŭ de la Distrikto Kolumbio. Francio, Aŭstralio kaj Anglio nomas kelkajn insulojn ankaŭ "teritorioj", ktp.

Brazila konstitucio nomas "teritorioj" teoriajn provincojn, kiujn Brazila registaro povus krei, sed kiuj ne ekzistas.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti