Istmo de Tehuantepeko

plej mallarĝa zono inter la Pacifika kaj Atlantika oceanoj en Meksiko
(Alidirektita el Terkolo de Tehuantepeko)

La istmo[1] de Tehuantepekoterkolo de Tehuantepeko, en la hispana istmo de Tehuantepec, estas regiono inter la subŝtatoj de Oaĥako, Ĉiapaso, Tabasko kaj Verakruco en Meksiko, nomata laŭ la tie fluanta rivero Tehuantepeko. Temas pri la plej mallarĝa zono inter la du oceanoj (nome sude la Pacifika Oceano, pli detale ties Golfo de Tehuantepeko, kaj norde la Atlantika Oceano, pli detale la Meksika Golfo) kiun posedas tiu ŝtato. En tiu punkto komencas la istma zono de Centrameriko. Temas pri riĉa areo ĉe nafto kaj lignoproduktado. Estas ankaŭ unu de la meksikaj regionoj kun plej granda indiĝena loĝantaro. En ĝi kunvivas huavoj, zapotekoj, kaj zokoj.

Istmo de Tehuantepeko
Regiono
istmo [+]

LandoMeksiko

Supermara alteco90 m [+]
Koordinatoj17° 12′ 0″ N, 94° 42′ 0″ U (mapo)17.2-94.7Koordinatoj: 17° 12′ 0″ N, 94° 42′ 0″ U (mapo)


Istmo de Tehuantepeko (Tero)
Istmo de Tehuantepeko (Tero)

Istmo de Tehuantepeko (Oaxaca)
Istmo de Tehuantepeko (Oaxaca)
DEC
Istmo de Tehuantepeko
Istmo de Tehuantepeko

Map
Istmo de Tehuantepeko
Vikimedia Komunejo:  Isthmus of Tehuantepec [+]
vdr
la istmo de Tehuantepeko

La ĉefaj loĝataj komunumoj de la istmo de Tehuantepeko estas Coatzacoalcos, Minatitlán kaj Acayucan en Veracruz; kaj Juchitán de Zaragoza, Matias Romero, Salina Cruz kaj Santo Domingo Tehuantepec, en la subŝtato de Oaĥako. Tiu lasta loko nomigas la regionon. Kvankam temas pri vilaĝo fondita de zapotekoj, la nomo estas naŭatla, kaj signifas Monteto de la jaguaro (de tecuani = jaguaro; tépetl = monteto; kaj -co = sufikso de loko).

Referencoj redakti

  1. artikolo istmo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio (oficiala vorto aprobita en la Unua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro de 1909)

Vidu ankaŭ redakti