En geografio, terlango[1] (angle spit, germane Nehrung, litove Nerija, pole Kosa) estas mallarĝa kaj longa kurba strio da sablo aŭ tero tra la maro[2] en la marbordo, kaj kiu tiamaniere parte aŭ tute fermas la kurbiĝon de la malfermita maro, ofte paralela al la marbordo. Do temas pri aparte mallarĝa duoninsulo. Ĝi konsistas el materialoj alportitaj de la marfluo, de la fluoj de tajdo aŭ de marondoj.

Satelitbildo de la Vistula hafo (Wislahaf) kaj la Vistula terlango (ankaŭ pole: Mierzeja Wiślana, ruse: Балтийская коса Baltiejskaja Kosa, germane: Frische Nehrung) La Vistula hafo formas la limon inter Pollando (Pomeria Vojevodio) kaj Rusio (Kaliningrada provinco /ru: oblast).

Depende de la cirkonstancoj, la fermita areo ricevas la sekvan nomon:

  • laguno se ĝi havas mallarĝan konekton al la maro kaj
  • apudmarborda lago se ĝi estas tute fermita.
Tombolo en Grekio

Terlango povas aŭ formiĝi antaŭ la marbordo, disigante pecon da akvo, tiel nomata laguno, aŭ antaŭeniri en maron kaj formi «sagon», aŭ ligi insulon al tero (aŭ alia insulo), en geografio oni nomas tian terlangon "tombolo".

Se la telango estas seninterrompa, la laguno iĝas lago entenante nesalan akvon. Se la terlango estas distranĉita de pluraj markoloj, ĝi formas sinsekvon da sablejoj nomataj "terlangaj insuloj".

Terlangoj troviĝas tutmonde. Rimarkindaj ekzemploj estas la Kurona terlango/laguno en la Balta Maro, la terlango Lido de Venecio kaj la terlango Farewell (Farewell Spit) sur la Suda Insulo de Nov-Zelando. La plej granda terlango en Usono (Dungeness Spit) situas en la ŝtato Vaŝingtono. Ĝi estas pli ol naŭ kilometrojn longa, kun mezumo de pliaj kvin metroj aldonitaj ĉiujare.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti