Termofonto-Kuracbanejo Villach

Termofonto-Kuracbanejo Villach (Filaĥ) (germane Warmbad Villach)

La "Maibachl", en Villach.

La termofontoj de Termofonto-Kuracbanejo Villach elteriĝas en kvar diversaj fontobasenoj kun komuna elverŝokvanto de 120 ĝis 300 litroj/sekundo el la fundo de Villacher Alpe. Ili havas karakteron de Akrato-termo, en kiu abunde leviĝas liberaj fontogasoj; tiuj konsistas en nitrogeno kaj noblaj gasoj kaj kaŭzas radiumo-emanacion (radono kun proksimume 2,0.10.-9 c/ltr.) Tial ili estas indikitaj kiel radonenhavaj respektive radioaktivaj. Ili kaŭzas kromajn stimulojn, kiuj subtenas la termikan efikon de la kuracakvo al la sangocirkulado. Krom tio la termoj havas specialajn biologiajn ecojn, kiuj rezultigas fortan bremsadon de la koloid-kemikaj maljuniĝ-procedoj kaj bonefikas ĉe malsanaj kaj elĉerpitaj homoj. Sekve estas kompreneble, ke la kuracfortoj de Termo-Kuracbanejo Villach de post antikvaj tempoj validas kiel regenerigo- kaj plijunigo-fontoj. En la nuntempa rapida vivopasado ili fakte ebligas la specifan bankuracigon kontraŭ statoj, kiujn oni signifas per la kolektiva nomo "Malsano de Manaĝeroj".