Termoj estas en la latina lingvo Thermae, t.e. laŭlitere varmaj banoj. Tamen efektive temas kutime pri ege ampleksaj konstruaĵoj, kie kuniĝas banejoj, sportejoj, diskutejoj, foje kun bibliotekoj - entute: renkontiĝejoj plej diversaj. Ili estis ege karakterizaj por la Romia mondo. Oni ankaŭ nomas ilin kiel termobanejoj. Oni renkontas ilin ekzemple ĉe Petronio en ties Satirikono.

Romia publika banejo en Bath, Anglio.
Skizo de la Malnovaj Termoj de Pompejo.

Laŭ Francisko Azorín termoj estas Bandomo ĉe la antikvaj romanoj, ofte kune kun gimnastikejo, paroladejo, k.c.[1] Li indikas etimologion el la greka thermai, el therme (varmo), kaj de tie la latina thermae[2]

Priskribo redakti

En antikva Romo, thermae (el la greka θερμός termos, "varma") kaj balneae (el la greka βαλανεῖον balaneion) estis instalaĵoj por banado. Thermae kutime referencas al la granda imperiaj banokompleksoj, dum balneae estis pli malgrandskalaj instaladoj, publikaj aŭ privataj, kiuj ekzistis grandnombre ĉie en Romo.

La kaldario estis tre varma kaj vaporhava ĉambro varmigita pere de hipokaŭsto, nome sistemo de subtera varmigilo. Tiu estis la plej varma ĉambro en la regula serio de banĉambroj: post sviti en la kaldario, la uzantoj povis aliri al tepidejo kaj al frigidario.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 200.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti

Romia thermae-muzeo[rompita ligilo]  en Heerlen, Nederlando