Termoradiila figuro

Termoradiila figuro estas dekorilo kaj rekonilo de multaj aŭtomobilaj markoj (ĉe iuj markoj historia, nun ne plu uzata).

impona termoradiila figuro el la 1930-aj jaroj de la firmao Buick

Kiam fine de la 19-a jarcento ekkonstruiĝis la unuaj aŭtomobiloj, termoradiiloj estis grava konstruero de la novaj aŭtomobilaj motoroj kaj ili iĝis impresa parto de la karoserio, kutime centre de la antaŭa flanko de la aŭto, ĉar tie pro la veturado estis plej da vento, kiu dumveture ĉirkaŭfluis la termoradiilon ankaŭ sen aldona ventumilo. Por ankoraŭ pliakcenti la imponecon de la termoradiiloj de tiuj unuaj aŭtoj, la produktantaj firmaoj ofte super ĝi instalis dekoran statueton, kiu embleme reprezentis la aŭtomobilan firmaon - la termoradiilan figuron. Ili estis kutimaj ĝis la 1940-aj jaroj, sed nuntempe nur malmultaj, kutime aparte multekostaj kaj luksaj, aŭtomobilaj markoj ankoraŭ havas tian embleman figuron.

Povas temi pri figuretoj de homoj (ekzemple de la firmao Rolls-Royce, de bestoj (ekzemple la jaguaro de la marko Jaguar aŭ emblemoj (ekzemple la triradia stelo de Mercedes-Benz). La figuroj kutime estis kaj estas produktitaj aparte artece kaj detalece - ja temas pri dekorilo kiu substreku la valorecon de la aŭtomobilo.

Kiam aŭtomobiloj signife pli disvastiĝis kaj malmultekostiĝis post la Dua Mondmilito, termoradiilaj figuroj ekmalaperis. Krom la kialo ŝpari la aldonajn kostojn de la dekorilo, plia kaŭzo estis la sekureco: Kiam aŭtomobilo ekipita per termoradiila figuro koliziis kun piediranto, la figuro ofte kaŭzis aldonajn, foje tre severajn, vundiĝojn. La nuntempe ankoraŭ uzataj figuroj de la firmao Mercedes-Benz tial ekzemple havas mekanismon, kiu garantias ke en kazo de kolizio la figuro moveblas sen frakasiĝi disde la aŭta karoserio.

Termoradiilaj figuroj ofte estas aparte alloga celo de rabo kaj ankaŭ de vandalismo. Ekzemple la figuro de la menciata firmao Mercedes-Benz, malgraŭ la fakto ke ĝi moveblas sen frakasiĝi, estas la plej ofte reaĉetata aŭtomobila parto de tiu marko. La figurojn de la plej novaj modeloj de la firmao Rolls-Royce tial eblas aŭtomate subenlevi kaj malaperigi en la karoserio per premo de butono ene de la aŭto, kaj ankaŭ se mekanismo perceptas ke iu tuŝas la figuron, ĝi aŭtomate estas subenlevata kaj malaperigata en la karoserio.

Galerio de termoradiilaj figuroj redakti

Eksteraj ligiloj redakti