Termotunelado (angle thermo tunneling) estas nova fizika principo por varmoenergiaj maŝinoj kaj varmopumpiloj, kiu baziĝas je tunela efiko kaj montras similecojn al termoparo.

Ĝi estas komparebla kun Seebeck-  kaj Peltier-efiko. La kalkulita teoria efikeco al malvarmigo estas ĉ. 55 % de la Carnot-efikeco. Tiel ĝi estus pli efika ol varmopumpilo en fridujo. Prototipoj atingis ĝis nun nur efikecon de5 %.

La nunaj esploroj okazas ĉe Borealis Exploration Limited kaj General Electric, tiu lasta parte kun ŝtata apogo.