Koordinatoj: 47° 58′ 07″ Nordo 20° 09′ 06″ Oriento / 47.9687 °N, 20.1518 °O / 47.9687; 20.1518 (mapo) Terpes [terpeŝ] estas malgranda vilaĝo kaj municipo en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Pétervására. La loknomo ne havas sencon el la hungara lingvo.

La komunuma areo estas 2 km²; Tie loĝas 230 homoj. La poŝtkodo estas 3334, kaj la enlanda telefonprefikso estas 36.

Situo redakti

La vilaĝo situas sur malebenaĵo inter Mátra kaj Bükk, laŭ rojo nomata Tarna, laŭ flankovojoj. Pétervására troviĝas 8, Parád 13, Bélapátfalva, Borsodnádasd kaj Eger po 23, Miskolc 81, Budapeŝto 121 km-ojn [1][rompita ligilo]. Terpes samlimas kun Szajla.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1409 en formo Trebes. En 1870 inundo okazis, sekve la vilaĝo iomete ŝanĝis lokon. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj kaj migra poŝto.

Vidindaĵoj redakti

En la vilaĝo troviĝas romkatolika preĝejo (komence kapelo omaĝe al Sankta Laŭrenco) el la 18-a jarcento.