Terre di Pedemonte

komunumo de Svislando

Terre di Pedemonte estas komunumo de la Komunumaro Melezza kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2537 loĝantojn laŭ la ciferoj de la 31-a de decembro 2011.

Terre di Pedemonte
Cavigliano
Tegna

Verscio
Blazonoj de Terre di Pedemonte
Preĝejo de Tegna, Terre di Pedemonte
Preĝejo de Tegna, Terre di Pedemonte
Preĝejo de Tegna, Terre di Pedemonte
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Melezza
Koordinatoj  46° 11′ 2″ N 8° 43′ 59″ O / 46.18389 °N, 8.73306 °O / 46.18389; 8.73306 (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 2″ N 8° 43′ 59″ O / 46.18389 °N, 8.73306 °O / 46.18389; 8.73306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2537
Areo 11,37 km²
Alteco 245 m super marnivelo
Poŝtkodo 6652 Tegna
6653 Verscio
6655 Cavigliano
Komunumkodo 5396
Mapo de Terre di Pedemonte
Mapo de Terre di Pedemonte
Mapo de Terre di Pedemonte

Geografio redakti

Terre di Pedemonte situas en la suba parto de la valo de la rivero Melezza ĉe ties alfluo al Maggia ĉe la eniro al la Valo Centovalli, proksimume 6 kilometrojn nordokcidente de la urbo Locarno. Ĝi konsistas el la vilaĝoj kaj setlejoj Cavigliano, Pedemonte, Ponte dei Cavalli, Ponte Brolla, Tegna kaj Verscio. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,37 km², de kiuj 70,0% estas kovritaj de arbaro, 5,9% servas por agrikulturo kaj 10,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Terre di Pedemonte limas en nordo al Maggia, en oriento al Locarno, en sudo al Losone, en sudokcidento al Centovalli, kaj en nordokcidento al Isorno.

Trafiko redakti

Tra Terre di Pedemonte pasas la kantona ĉefvojo n-ro 560 de Ponte Brolla al la direkto de Domodossola. Tra la komunumaro kondukas la etspura fervojlinio de Locarno al Domodossola, la tiel nomita Centovalli-Fervojo kun haltejoj en Tegna, Verscio kaj Cavigliano. Laŭlonge de la orienta komunumlimo aliflanke de la rivero Maggia pasas la kantona ĉefvojo n-ro 407 de Locarno al la Valo de la rivero Maggia.

Historio redakti

Dum mezepoko Pedemonte estis najbararo, kiu estis submetita al la Paroĥaro Locarno. En la jaro 1464 ĝi sendependiĝis de la Paroĥaro Locarno kaj fariĝis grandkomunumo, kiu en la jaro 1473 akiris statutojn. En la jaro 1798 Auressio disiĝis de Pedemeonte kaj en 1803 regiono estis integrita al la Distrikto Locarno kaj ĝiaj vilaĝoj Cavigliano, Tegna kaj Verscio fariĝis apartaj komunumoj. En la jaro 2002 unua projekto pri kreo de nova komunumo Terre di Pedemonte malsukcesis en la baloto pro la rezisto de Tegna. En dua baloto en la jaro 2011 la kuniĝo estis akceptita kaj realiĝis la 14-an de aprilo 2013 per la unua elekto de la komunuma konsilio.[3] [4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti