Tertremo en Al Haouz en 2023

tertremo en Maroko

La tertremo en Al Haouz de 6,8 Mw en regiono Marakeŝo-Safi (kies ĉefurbo estas Marakeŝo) en Maroko okazis en la 8-a de septembro 2023.[1] La epicentro estis je 71,8 km sudoriente de Marakeŝo, proksime al Ighil, en la Atlasa montaro, ĉe faŭlto de tiu montaro.

Tertremo en Al Haouz en 2023

Dato 23:11, 8-a de septembro 2023 (+01:00)
Tempo de daŭro 20 sekundoj
Forto 6,8 Mw
Profundo 18,5 km
Epicentro 31° 6′ 36.32″ N 8° 26′ 24.04″ U / 31.1100889 °N, 8.4400111 °U / 31.1100889; -8.4400111 (mapo)Koordinatoj: 31° 6′ 36.32″ N 8° 26′ 24.04″ U / 31.1100889 °N, 8.4400111 °U / 31.1100889; -8.4400111 (mapo)
Trafitaj landoj Maroko Maroko
Sumaj damaĝoj mortoj, vundoj, vasta damaĝo al konstruaĵoj
Posttremoj almenaŭ 27
Viktimoj Almenaŭ 2946 pereintoj, 5674 vunditoj.
vdr

Laŭ informo fare de la maroka ministerio de Internaj Aferoj, oni kalkulis 2 946 mortojn (plimulte ekster Marakeŝo) kaj pli ol 5 476 vunditojn (el kiuj 1 404 grave vunditojn). Krome oni registris katastrofajn damaĝojn en historiaj konstruaĵoj kaj monumentoj ĉefe proksimaj al la epicentro. La tertremon oni sentis ankaŭ en zonoj de la sudo de Hispanio kaj de Portugalio kaj de la okcidento de Alĝerio.[2]

Referencoj redakti