Tervelo (675–721) (bulgare Княз Тервел), ankaŭ nomata Tarvel, TervelTerbelis en kelkaj bizancaj fontoj, estis la imperiestro de la bulgaroj komence de la 8-a jarcento. En 705 li ricevis la titolon Cezaro kiu estis senprecedencaĵo en la historio. Verŝajne li estis kristano kiel sia avo la ĥano Kubrat. Post la venko de la mezepoka bulgara armeo super la araboj en la sieĝo de Konstantinopolo en 718, Tervelo estis nomata de siaj samtempuloj kiel Savinto de Eŭropo.

Tervelo
bulgara ĥano
Persona informo
Naskiĝo
Morto 721
Ŝtataneco Unua Bulgara Imperio vd
Familio
Dinastio Dulo clan vd
Patro Asparuĥ de Bulgario vd
Edz(in)o Anastasia of Constantinople vd
Infanoj Telerig of Bulgaria vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭ la Nominalio de la ĥanoj de Bulgarujo Tervelo apartenis al la klano Dulo kaj regis dum 21 jaroj. Laŭ la kronologio disvolvigita de Moskov (Imennik), Tervelo regis dum 695–715. Aliaj kronologioj situas lian regadon en 701–718 aŭ 700–721, sed ĝi kontraŭas la ateston de la Imennik (Nominalio). La atestoj de la fontoj kaj kelkaj postaj tradicioj identigas Tervelon kiel filo kaj heredanto de Asparuĥo, kiu mortis en batalo kontraŭ la ĥazaroj.