Geografio > Eŭropo > Italio > Romo


Testaccio
artefarita monteto • arkeologia loko [+]

Supermara alteco36 m s.l.m. [+]
Koordinatoj41° 52′ 33″ N, 12° 28′ 32″ O (mapo)41.87595212.475694Koordinatoj: 41° 52′ 33″ N, 12° 28′ 32″ O (mapo)

Testaccio (Romo)
Testaccio (Romo)
DEC
Testaccio
Testaccio

Map
Testaccio
Vikimedia Komunejo:  Monte Testaccio [+]
vdr

Testaccio [testaĉĉo] estas artefarita monteto en sudorienta Romo, apud praa haveno ĉe rivero Tevere. Ĝi estas farita el pecoj da rompitaj amforoj (Testa signifis "poto" latine). Ĝi altas je 45 metroj, kun ĉirkaŭo pli ol kilometra. La areo estas kalkulita pli ol 22 000 kvadrataj metroj.

Dum 19-a jarcento, Luigi Bruzza kaj Heinrich Dressel trovis, ke, sur la amforoj, estis markoj kaj skribaĵoj (tituli picti) kun nomoj de komercistoj, datoj, deveno kaj enhavo. El ties lego, ni scias, ke tiu rubejo estis uzita de la 1-a jarcento ĝis meze de la 3-a jarcento. La plejmulto da amforoj estis el provinco Baetica (proksimume Sevilo, Kordovo kaj Écija, en Andaluzio en Hispanio) kaj ujis la imposto annona de olivoleo. La oleo estis distribuita de la imperio al, inter alie, limaj soldatoj.

La sistema studo de la restaĵoj sciigas pri la romia komerco. Oni kalkulis 24 750 000 amforojn kun 1 732 500 000 kilogramoj da olivoleo. Laŭ tio, ĉiu romano en tiuj jarcento uzis jare po 6 kilogramoj da oleo.

Dum malfrua Mezepoko, ĝi estis ejo por karnavalaj ludoj.

Dum Dua mondmilito, kontraŭaviada kanonaro estis instalita tie.

Teamo da arĥeologiistoj de Universitato de Barcelono kaj la Universitato La Sapienza de Romo ankoraŭ esploras la restaron.

Eksteraj ligiloj redakti